Ereŝkigal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ereŝkigal
Mesopotamian deity
Informoj
Eble sama Al-lāt
Sekso ina
Patro Anu
Gefratoj InanoIŝtar
Edzo/Edzino Enlil
Infanoj Namtar
vdr

Ereŝkigal estas la diino de la submondo en la sumera-akada mitologio. Ŝi regas la submondon kune al sia konsortulo Nergalo. Ŝi estas filino de Anu kaj fratino de la diino Iŝtar, kaj antaŭe estis ĉiela diino. Tamen, ŝi estis forkaptita de la drako Kur kaj portita en la submondon, kie ŝi iĝis reĝino. Ereŝkigal estis la sola dio kiu povis juĝi kaj ordoni en sia regno. Ŝia ĉefa adorejo troviĝis en Kutha.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Ereshkigal", Encyclopædia Britannica Ultimate Reference Suite DVD, 2003.