Eric S. Raymond
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Eric S. Raymond | |
---|---|
![]() Usona komputilisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de decembro 1957 (63-jara) en Bostono |
Lingvoj | angla lingvo |
Loĝloko | Pensilvanio |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato de Pensilvanio |
Okupo | |
Okupo | programevoluigisto • inĝeniero • programisto • verkisto • advokato • komputikisto • ĵurnalisto |
Verkoj | La Katedralo kaj la Bazaro Fetchmail |
TTT | |
Retejo | https://www.catb.org/~esr/ |
Eric S. Raymond [erik rejmond] aŭ esr (naskiĝis la 4-an de decembro 1957 en Bostono, Masaĉuseco) estas (kune kun Richard Stallman) inter la plej vaste konataj proponantoj de la Libera Programara Movado.
Li kreis la esprimon "Malferma Fonto" por ke Libera programaro aperu malpli danĝera al komercaj firmaoj. Li estas la verkisto de la fama artikolo, La Katedralo kaj la Bazaro (angle The Cathedral and the Bazaar), en kiu li pridiskutas la organiz-metodojn de la Linuks-kerna projekto, kontraste de tiuj de la tekstredaktilo Emakso.
Li ankaŭ interesiĝas pri politiko, defendante anarkokapitalismon kaj la uzon de armiloj de ĝenerala civilularo.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- Oficiala paĝo de ESR (angle)