Erika Mann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri la verkistino Erika Mann (1905–1969). Oni ne konfuzu ŝin kun la samnoma politikistino Erika Mann (nask. 1950), membro de la Eŭropa Parlamento.
Erika Mann

Erika Julia Hedwig MANN (naskiĝis la 9-an de novembro 1905 en Munkeno, mortis la 27-an de aŭgusto 1969 en Zuriko, Svislando) estis germana verkistino, ĵurnalistino kaj aktorino. Ŝi estis la filino de Thomas Mann, la fratino de Klaus Mann kaj Golo Mann kaj la nevino de Heinrich Mann.

La verkaro de Erika Mann konsistas ĉefe el infanliteraturo, rakontoj, eseoj, vojaĝraportoj, biografioj kaj tekstoj por la kontraŭnazia kabaredo Die Pfeffermühle kun kiu ŝi tre sukcese turneis tra Eŭropo. La nomon Die Pfeffermühle (la pipra muelilo) inventis ŝia patro Thomas Mann. En la jaro 1933 Erika Mann elmigris al Svislando, kvar jarojn poste al Usono. Tie ŝi provis daŭrigi sian kabaredan laboron (nomante la entreprenon The Peppermill), sed ne gajnis tiel grandajn sukcesojn kiel en Eŭropo. En 1952 ŝi revenis al Svislando, kie ŝi restis ĝismorte.

Listo de verkoj

  • Rundherum. Das Abenteuer einer Weltreise (vojaĝraporto, kun Klaus Mann, 1927)
  • Stoffel fliegt übers Meer (infanlibro, 1932)
  • Muck, der Zauberonkel (infanlibro, 1934)
  • Zehn Millionen Kinder. School for Barbarians (eseo, 1938)
  • Escape to Life (pri la ekzila vivo, kun Klaus Mann, 1939)
  • Das letzte Jahr. Bericht über meinen Vater (biogr. pri sia patro, 1956)
  • Die Zugvögel (infanlibro, 1959)