Erika Takács (halterlevisto)
Etoso
Erika Takács (halterlevisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1969 (55-jaraĝa) en Törökszentmiklós |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | halterlevisto |
Erika Takács [takAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Takács Erika estas hungara halterlevisto, mondĉampiono. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Szatmári Józsefné. Ŝi estis unu el la hungaraj pioniroj de la hungara ina halterlevado.
Erika Takács[1] naskiĝis la 18-an de aprilo 1969 en Törökszentmiklós.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Erika Takács estis komence atleto, poste halterlevisto. Ŝi akiris resume kvin medalojn en mondĉampionumoj inter 1987 kaj 1995, ankaŭ ok medalojn en eŭropaj ĉampionumoj inter 1988 kaj 1998. El ili elstaras ora medalo en mondĉampionumo en 1995. Ŝia sportkategorio estis 90 kg.