Asai Erin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Erin Asai)
Asai Erin
Persona informo
Naskiĝo 25-an de marto 1895 (1895-03-25)
en Komacu
Morto 1-an de januaro 1969 (1969-01-01) (73-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Japanio
Alma mater Universitato de Lejdeno • Universitato de Tokio • Universitato de Tokio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Asai Erin (浅井恵倫, naskiĝis la 25-an de marto 1895 apud Kanazawa-si - mortis en 1969) estis japana esperantisto, profesoro de lingvo-scienco, malaja lingvo en Kolegio por fremdaj lingvoj de Osaka; bonzo. En Esperanto li skribis sian nomon kiel 'Erin Asai'.

En 1918, finonte studentan vivon, al Imperiestra Universitato de Tokyo li prezentis tezon, skribitan en Esperanto "Polineziaj popoloj kaj iliaj lingvoj". Unu profesoro opiniis, ke Esperanto ne estas lingvo, malgraŭ tio tezo akceptita.

Poste kelkaj imitis tiun ekzemplon. Li estis ano de Japana Esperanta Komerca Korporacio, kiun li kunfondis.

Unu el la tri fondintoj de Japana Esperanto-Instituto (JEI) kune kun Ossaka Kenji kaj Fuĵisaŭa Ĉikao. Li donacis al la instituta biblioteko siajn librojn kaj helpis redakti gazeton Japana Esperantisto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Praktika interparolado Esperanto-japana (E. Asai; I. Seriŝev; Ĵ. Kauahara. - [Tokyo]: Nippon Esperanto-Ŝa, 1924. - 142 p.)
  • A study of Yami Language, an Indonesian Language spoken on Botel Island (Leide 1935), 15
  • The Sedik language of Formosa

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.