Saltu al enhavo

Erlebaldo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Erlebaldo[1] (naskiĝinta antaŭ 790; mortinta la 13-an de februaro 847) estis germana benediktana teologo kaj inter 823 kaj 838 abato de monaĥejo Reichenau. Dum lia abateco frokuliĝis sankta Meginrado el Einsiedeln.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Originante el ŝvaba grafa dinastio li estis nevo de abato Waldo.[2] Ĉirkaŭ la jaro 790-a venis li jam frokuliĝinte al Reichenau kaj fariĝis disĉiplo de abato Haito. Poste Haito sendis lin al Aachen en la kortegan lernejon de Karlo la Granda kie docentis Klemento el Irlando.[3] Post reveno al Reichenau, Erlebaldo eniris la aliĝis al la monaĥeja estraro. Li akompanis abaton Haito en 811 dum diplomatia vojaĝo al Bizanca imperio. Post abdiko de Haito, Erlebaldo iĝis ties sekvanto.

Dum la erlebalda abatumado ĉi konvento, rilate al la enloĝantara kvanto, havis sian kulminon.[4] Erlebaldo tre engaĝiĝis en la pligrandigo de la biblioteko kaj kreis registron (liber confraternitatum) de ĉiuj bonfarantoj kaj piaj fratioj rilataj al Reichenau. Li petis monaĥon verki kronikon de la najbara monaĥejo je Schienen (Öhningen), kio kialigis transigon de relikvoj de sankta Genesio al Reichenau.[5] Krome oni aldonis al la krucbaziliko starigita de Haito uestan transepton kun duobla turofasado.

Erlebaldo ne permesis el Ratoldo ekloĝi en la ĉelo de Egino el Verono ĉe la uesta pinto de la insulo de Reichenau, donante al li kompense lokon ĉe la kontraŭa bordo de Bodenlago. Tie Ratoldo konstruis kaj preĝejon kaj ĉelon, el kio poste naskiĝis la urbo Radolfzell.[6] En la jaro 830 abato Erlebaldo ricevis de Ratoldo relikvojn de la evangeliisto Marko; ili komence konsideriĝis restoj de sankta Valento.

En 838 estis la erlebalda demisio, kies kaŭzo ne klaras. Eble li volis malhelpi decidon de Ludoviko la Pia investi abaton Walahfrid Strabo, ebligante al la monaĥaro elekti abaton novan libere. Decido ilia estis favore al Ruadhelm, kiu estis partiano de Ludoviko la Germana. Strabo, paralele enoficigite fare de la imperiestro, komence ne sukcesis superadi kontraŭ Ruadhelm.[7]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. S.L. Uckelman: "Erlebald" - ĉe: The Dictionary of Medieval Names from European Sources, eldono 2023, nr. 1
  2. Veronika Feller-Vest: "Erlebald" - ĉe: Historisches Lexikon der Schweiz (HLS)
  3. Konrad Beyerle: "Von der Gründung bis zum Ende des freiherrlichen Klosters (724-1427)". Ĉe: Konrad Beyerle (eld.): Die Kultur der Abtei Reichenau. Erinnerungsschrift zur zwölfhundertsten Wiederkehr des Gründungsjahres des Inselklosters 724–1924. Unua volumero. Verlag der Münchner Drucke, München 1925, p. 86
  4. Art. "Reichenau", ĉe: Franz Quarthal (eld.): Benediktinerklöster in Baden-Württemberg (=Germania Benedictina, 5). Winfried-Werk, Augsburg 1975, p. 503–548, konkrete p. 505.
  5. Walter Berschin: "Karl der Kahle als Herzog von Alemannien (829-833). Die Spur der Literatur". Ĉe: Euphrosyne 38 (2010), p. 388, (teksto)
  6. Eduard Hlawitschka: "Ratold, Bischof von Verona und Begründer von Radolfzell". Ĉe: Hegau 54/55 (1997/98), p. 5–44, konkrete p. 6 kaj p. 20–21.
  7. Roland Rappmann, Alfons Zettler: Die Reichenauer Mönchsgemeinschaft und ihr Totengedenken im frühen Mittelalter (=Archäologie und Geschichte, 5). Thorbecke, Sigmaringen 1998, ISBN 3-7995-7355-0, p. 296–297