Genesio de Romo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
statuo de Genesio kun aktora masko kaj baptujo en kirko de Brunsvigo, Germanio

Genesio de Romo - origine latine Genesius respektive Genesius romanus - estas legenda kristana sanktulo. Li en Romo estis aktoro en komedioj kiuj mokis pri kristanismo. Laŭ la legendo, dum sursceneja prezentaĵo kiu mokis pri bapto, li havis mistikan travivaĵon sur la scenejo kiu konvertis lin al kristana kredo. Li publike proklamis sian novan kredon kaj konstante rifuzis proklami la malon eĉ kiam la romia imperiestro Diokleciano ordonis al li fari tion. Li estis torturita, kaj daŭre plu proklamis kristanecon, tiel ke fine la romiaj aŭtoritatoj senkapigis lin.

Genesio estas konsiderata la kristana patrono de aktoroj, advokatoj, klaŭnoj, komikuloj, konvertitoj, dancistoj, personoj kun epilepsio, muzikistoj, presistoj, stenografiistoj kaj viktimoj de torturo. Lia festotago estas la 25-a de aŭgusto.

Probable Genesio de Romo ne estas historia persono, sed estis legendo kiu kreiĝis el informoj pri vere ekzistinta romia advokato Genesio de Arles, kiu kristaniĝis kaj mortis kiel martiro laŭ ordono de Maksimiano, kunimperiestro de la romia imperio kun Diokleciano.