Saltu al enhavo

Meginrado el Einsiedeln

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meginrado el Einsiedeln
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 797 (0797-01-01)
en Rottenburg am Neckar
Morto 21-an de januaro 861 (0861-01-21) (64-jaraĝa)
en Einsiedeln
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo monaĥo Redakti la valoron en Wikidata
vdr
statuo meginrada, proksime de la stacidomo de Einsiedeln

Sankta Meginrado[1] (germane: Meinrad von Einsiedeln; naskiĝinta en Rottenburg-Sülchen ĉirkaŭ 791, mortinta la 21-an de januaro 861 en Einsiedeln) estis germana frokulo kaj nerekta fondinto de la monaĥejo Einsiedeln.

Post frekvento de la klostra lernejo de Reichenau li fariĝis dioceza pastro. Sub abato Erlebaldo li eniris la ordenon. Li iĝis instruisto (eble en Benken apud lago de Zuriko antaŭ ol retiriĝi en ermitecon al la intermonto Etzelpaß. Ĉirkaŭ 835 li estis en Einsiedeln kaj estis murdita en 861. En 934 fondiĝis klostro ĝuste ĉe lia ĉelo.

Kulto martira ne estiĝis antaŭ la komenco e la 10-a jarcento, kaj propra mesa oficio ne antaŭ 1039 okaze de transigo de liaj relikvoj. En la kuro de la tempo eĉ en Einsiedel la kulto de la Virgulino repuŝis tiun de Meginrado. En tuta Alemanio lia kulto mire malgrandis.

Biografio de li skribiĝis en Reichenau en la 10-a jarcento; en 1378 estis publikigita dua fare de la dominikano Georg von Gengenbach, pli populara kaj riĉa je legendoj.

Gregor Jäggi: "Meinrad", ĉe: Historisches Lexikon der Schweiz (HLS)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Vita sancti Meginradi" - ĉe: Geschichtsquellen des deutschen Mittelalters