Ermita turdeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ermita turdeto
Ermita turdeto
Ermita turdeto
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Turdedoj Turdidae
Genro: Catharus
Specio: C. guttatus'
Catharus guttatus
(Pallas, 1811)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ermita turdetoErmita turdo (Catharus guttatus) estas mezgranda turdo de Nordameriko, tio estas birdo de la familio de Turdedoj. Ĝi ne estas tre rilata al la aliaj nordamerikaj migrantaj specioj de la genro Catharus, sed pli proksima al la specio de Meksiko nome la Ruĝecbruna najtingalturdo.[1]

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu specio estas 15 al 17 cm longa kaj havas la blanka-malhela-blankan subflugilan bildon karakteran de la turdoj de la genro Catharus. Plenkreskuloj estas ĉefe brunaj en supraj partoj, kun ruĝecaj vostoj. La subaj partoj estas blankaj kun tre rimarkindaj malhelaj punktoj en brusto kaj grizaj aŭ brunecaj flankoj. Ili havas rozkolorajn krurojn kaj blankan okulringon tre kontrastan kun granda nigra okulo. Orientaj birdoj estas pli olivbrunaj en la supraj partoj; okcidentaj birdoj estas pli grizbrunaj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ermita turdeto, kaptita en sudorienta Norda Karolino dum la vintra sezono.

La reprodukta habitato estas arbaroj miksitaj aŭ de konifero en Kanado, Alasko kaj nordorienta kaj okcidenta Usono. Ili faras tasforman neston surgrunde aŭ relative malalte en arbo.

Ermitaj turdetoj migras al vintrejoj en suda Usono kaj pli suden al Centrameriko. Kvankam ili kutime reproduktiĝas nur en arbaroj, Ermitaj turdetoj foje vintrumas en parkoj kaj arbaraj ĉeurbaj lokoj. Ili estas tre raraj vagantoj en okcidenta Eŭropo.

Ili manĝas sur arbara grundo, ankaŭ en arboj aŭ arbustoj, ĉefe insektojn kaj berojn.

Kanto[redakti | redakti fonton]

La kanto de la Ermita turdeto[2] estas etereca kaj fluteca, konstruata el descenda muziak frazo ripetata je diversaj tonoj. Ili ofte kantas el alta malferma loko.

Ermita turdeto en populara kulturo[redakti | redakti fonton]

Ocala National Forest, Florida 2008

La Ermita turdeto estas la ŝtata birdo de Vermont.

Walt Whitman konstruis la bildon de la Ermita turdeto kiel simbolo de la usona voĉo, poezia kaj ĝenerala, en sia elegio por Abraham Lincoln, "When Lilacs Last in the Dooryard Bloom'd,"[3] unu el la fundamentaj tekstoj de la usona literatura kanono. Tiu birdo unue aperas en alia kanona poemo de Whitman nome "Out of the Cradle Endlessly Rocking". "A Hermit Thrush"[4] estas la nomo de poemo de la usona poeto Amy Clampitt. Ermita turdeto aperas en la 5a sekcio ("What the Thunder Said") de la poemo de T. S. Eliot nome The Waste Land.

Iama kanada muzikgrupo de Sendependa roko nome Thrush Hermit prenis sian nomon el la ŝanĝo de la du partoj de la nomo. Ĝi estas ankaŭ kunhavata de la usona muzikgrupo Hermit Thrushes kaj Hermit Thrush.

La kanto de la Ermita turdeto estas aŭdebla en la ŝtupo "Ĝardeno" de Super Mario Galaxy de Nintendo Wii.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Winker & Pruett, 2006)
  2. Hermit Thrush Song (WAV). Arkivita el la originalo je 2007-10-25. Alirita 2008-07-26.
  3. Whitman, Walt. When Lilacs Last in the Door-yard Bloom’d. Bartleby. Alirita 2008-07-26.
  4. Clampitt, Amy. A Hermit Thrush. The Academy of American Poets. Alirita 2008-07-26.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • BirdLife International (2004). Catharus guttatus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006. Malplej zorgiga
  • Winker, Kevin & Pruett, Christin L. (2006): Seasonal migration, speciation, and morphological convergence in the avian genus Catharus (Turdidae). Auk 123(4): 1052-1068. [Artikolo en angla kun hispana resumo] DOI: 10.1642/0004-8038(2006)123[1052:SMSAMC]2.0.CO;2 PDF plena teksto Arkivigite je 2008-10-28 per la retarkivo Wayback Machine
  • Farrand, John & Bull, John, The Audubon Society Field Guide to North American Birds, Eastern Region, National Audubon Society (1977)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]