Ernő Zalai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Zalai
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1943 (1943-08-05)
en Budapeŝto
Morto 1-an de januaro 2021 (2021-01-01) (77-jaraĝa)
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikisto
vdr

Ernő ZALAI, laŭ hungarlingve kutima nomordo Zalai Ernő estis hungara ekonomikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1998, ordinara en 2004) de Hungara Scienca Akademio.

Ernő Zalai [1] naskiĝis la 5-an de aŭgusto 1943 en Budapeŝto, li mortis la 1-an de januaro 2021.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Zalai frekventis mezlernejon en Jászberény, poste universitaton en Budapeŝto inter 1961-1966. Post la diplomo li ekinstruis samloke en Universitato Marx Károly. En 1969 li doktoriĝis. Ekde 1979 li estis katedrestro, inter 1988-1991 li estis vicrektoro. Li profesoriĝis en 1988. Ekde la [[1970-aj jaroj li ofte esploris aŭ instruis eksterlande. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1981, li doktoriĝis en 1990 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li havis edzinon, kiu naskis 3 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1975-2012.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fixpont és egyensúly a gazdasági modellekben (1978)
  • Munkaérték és sajátérték (1987)
  • Bevezetés a matematikai közgazdaságtanba (1989)
  • Matematikai közgazdaságtan (2000)

Fontoj[redakti | redakti fonton]