Ernst Benary

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
La Benary-vilao en Erfurto.
Monumento je honoro de Benary, sur la Benary-placo en Erfurto.

Ernst Benary (naskiĝinta la 10-an de novembro 1819 en Kassel, mortinta la 19-an de februaro 1895 en Erfurto) estis germana pioniro de semaĵa kaj hortikultura grandkomercado. Li estis la avo de Wilhelm Benary.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de bankisto, kiu transloĝiĝis al Erfurto post la perdo de la havaĵoj kaj kapitalo. Li klopodis civitaniĝi, kio ne estis facile por judoj. Lia plej maljuna finis la frekventadon de gimnazio en 1835 por ektrejniĝi kiel ĝarddenisto. En 1843 li fondis propran artan kaj komercan kulturejon kaj publikigis listojn pri florbulboj kaj semaĵoj de floroj kaj legomoj.

Danke al la doto de sia edzino li sukcesis aĉeti sian unuan propran grundon en la Brühlerstraße nr.40. Teretaĝe estis kontoro kaj deponejo, supre la loĝejoj. En 1878 li starigis vilaon sur najbara grundo. En februaro 1847 la erfurta konsilantaro koncesiis al li ĉiujn rajtojn de civitano, kio permesis al li pligrandigi la vendejon. Li pli kaj pli specialiĝis pri kultivado kaj vendado de semaĵoj por floroj kaj legomoj.

Internaciiĝo[redakti | redakti fonton]

En 1849 li internacie ekagadis per la eldono de fremdlingvaj katalogoj. En 1893 li havis sur areo de 50 hektaroj ĉ. 6.000 sterkobedajn fenestretojn kaj 20 forcejojn. Ĉ. 100 kultivistoj el la tuta mondo kunlaboris kun la erfurta firmao, kaj sole en Erfurto 14 memstaraj entreprenoj allaboris.

Ŝuldas la urbo al Benary la famon kiel plej gravan urbo de semaĵ-komercado kaj ne laste la kromnomon urbo de floroj (Blumenstadt Erfurt). En 1926 la Benary-entrepreno transprenis alian grandan, sed bankrotintan firmaon, nome la firmaon de Schmidt.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Eberhard Czekalla: Die Firma Ernst Benary. In: Martin Baumann / Steffen Raßloff (eld.): Blumenstadt Erfurt. Waid - Gartenbau - iga/egapark. Erfurt 2011 (Schriften des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt. Vol. 8). p. 133-151. ISBN 978-3-86680-812-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]