Ernst Höllerhagen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernst Höllerhagen
Persona informo
Naskiĝo 5-an de oktobro 1912 (1912-10-05)
en Wuppertal
Morto 11-an de julio 1956 (1956-07-11) (43-jaraĝa)
en Interlaken
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo klarnetisto • saksofonisto
vdr

Ernst "Ernie" HÖLLERHAGEN (* 5-an de oktobro 1912 en Barmen; † 11-an de julio 1956 en Interlaken, Svisujo) estis germana ĵazklarnetisto kaj -saksofonisto. Krome li ludis ankaŭ violonon kaj akordionon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Höllerhagen akompanis jam en la aĝo de 13 jaroj kiel violonisto en kin-orkestro silentfilmojn kaj validis kiel muzika mirinfano. Post edukado kiel klarnetist ĉe la kolonja konservatorio en 1929 Höllerhagen ludis en dancorkestroj: en 1930 ĉe Max Tichauer, Hagen, kaj Sam Wooding, en 1931 ĉe Bruno Miller, Hamburgo, en 1932 ĉe Jacques Alban, poste parte en nederlandaj bandoj kiel tiu de Melle Weersma, ĉe Juan Llossas, Jack Hylton, Marek Weber kaj John Ouwerx. Poste li estis soloisto ĉe la "pligrandigita" Die Goldene Sieben, ĉe Kurt Hohenberger kaj Teddy Stauffer (ekde 1939). La Duan Mondmiliton li pasigis en la svisa ekzilo, kie li dumtempe ankaŭ tenis propran bandon, kun la ritmosekcio de la iama orkestro de Stauffer: Buddy Bertinat (piano), Gene Favre (baso) kaj Polly Guggisberg (frapinstrumentaro). Tie li trafis sur Hazy Osterwald, en kies dancorkestro li ludis ekde 1947 ĝis sia surpriza sinmortigo.

Dum koncerto en Kopenhago eĉ Benny Goodman (muzika modelulo de Höllerhagen) montris sin impresita de la virtuoza klarnetludo de la eŭropa kolego[1]. En 1949 Höllerhagen prezentis kun la samjare fondita ĵazsesopo de Osterwald sur la unua internacia ĵazfestivalo en Parizo, kie li ankaŭ renkontis Ĉarlion Parker. Li ankaŭ surdiskigis kun la saksofonistoj Willie Lewis (en kies bando li ludis en Svisujo dum la milito) kaj Coleman Hawkins. La renkonto kun Hawkins en 1936 je Svisujo Höllerhagen nomis sian plej gravan muzikan renkonton.[2].

Jam en 1932 oni elektis lin kiel plej bona saksofonisto de Germanujo, kaj recenzistoj nomis lin eŭropa Benny Goodman. Gravaj ĵazregistraĵoj de Höllerhagen kun sia bando troviĝas sur la lumdisko Ernst Höllerhagen: Aufnahmen 1942-1948[3] de la svisa diskeldonejo Elite-Special.

Malgraŭ ŝatata pro sia ekstera gajeco, li suferis je depresioj kaj havis alkoholajn problemojn. Lia edzino forlasis lin kaj iris kun sia filino al Usono. Aldoniĝis en 1956 sanproblemoj (korinfarkto[4] kaj nervinflamo), kiuj dubindigis lian muzikistan estontecon. En 1956 lin metis finon al sia vivo en Interlaken.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Heiner Bontrup & E. Dieter Fränzel: Die Ernst Höllerhagen Story : ein Jazzmusiker zwischen Nationalsozialismus und Wirtschaftswunder; mit Diskographie 1934 - 1955; Wiederentdeckung einer Swing-Legende, Wuppertal : NordPark, 2011, ISBN 978-3-935421-42-3

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Heiner Bontrup: Ernst Höllerhagen Story. In: E. Dieter Fränzel/Rainer Widmann (eldonisto): Sounds Like Whoopataal. Wuppertal in der Welt des Jazz. Essen 2006, p. 30-52. ISBN 3-89861-466-2

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hazy Osterwald raportas, ke li dum festo preteratentis dum unu horo la aliajn gastojn kaj aŭskultis la bandon
  2. Akompanteksto al "Teddy Stauffers Original Teddies", Elite Special
  3. kun vivhistorio de Höllerhagen fare de Dolph Stöcklin
  4. Höllerhagen en letero al sia fratino, [1][rompita ligilo]