Ervin Plány
Aspekto
Ervin Plány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Plány Ervin |
Naskiĝo | 26-an de aprilo 1885 en Budapeŝto |
Morto | 5-an de januaro 1916 (30-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 10-1-81 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Ervin Plány [plAni ?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Plány Ervin estis hungara pentristo.
Ervin Plány [1] naskiĝis la 16-an de aprilo 1885 en Budapeŝto, li mortis la 5-an de januaro 1916 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Ervin Plány studis pentradon en Parizo, poste en la jaroj 1906 kaj 1907 en Artistkolonio (Nagybánya) de István Réti, fine li studvojaĝis al Italio. Hejmenveninta li havis postenojn en redaktejo, poste en bildgalerio. En 1909 li ekspoziciis en Budapeŝto. Dum la 1-a mondmilito li batalis, li estis morte vundita kaj li mortis en Budapeŝto.
Ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Budapeŝto 1909 kaj ankaŭ postmorte
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Bretonaj virinoj (1908)
-
Knabinoj subaere (1909)
-
En ĝardeno (1911)
-
Ĉapela virino en ĝardeno (1910)
-
Mia avino en la ĝardeno (1909)
-
Printempa ĝardeno (1907-1909)
-
Vido de Balatono
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun bildoj Arkivigite je 2018-07-28 per la retarkivo Wayback Machine