Erzsébet Bajári
Erzsébet Bajári | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1912 |
Morto | 25-an de oktobro 1963 (51-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Okupo | |
Okupo | entomologo • muzeologo • instruisto |
Erzsébet Bajári [erĵEbet bajAri], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bajári Erzsébet estis hungara muzeologo, entomologo specife pri vespoj, instruisto. Ŝiaj geedziĝaj nomoj estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Asztalos Pálné, respektive Németh Béláné, ŝia nomo en publikaĵoj estis N. Bajári Erzsébet.
Erzsébet Bajári[1] naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1912 en Kaposvár (laŭ alia informo la 19-an de aŭgusto 1912 en Újverbász), ŝi mortis la 25-an de oktobro 1963 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Erzsébet Bajári maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1930, poste ŝi akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1935. Pro la monda krizo post la diplomo ŝi povis esti nur ĉefamilia instruito jaron, poste ŝi laboris en pluraj ŝtataj oficejoj, pli poste pro la milito inter 1941-1948 ŝi instruis en gimnazio. Ekde 1948 ĝis sia frua morto ŝi laboris en muzeo. En tiu periodo ŝi doktoriĝis en Scienca Universitato de Szeged (1963). Ŝi edziniĝis en 1938, sed post 2 jaroj ŝi vidviniĝis, en 1952 ŝi denove edziniĝis.
Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]
- A Közép-Dunamedence és a Kárpátok pókhangyái. (1952)
- A fürkészdarazsak élete. (1958)
- Hártyásszárnyúak. – Hymenoptera. (kunaŭtoro, 1962)
- Fürkészdarázs alkatúak IV. – Ichneumonidae IV. (1969)