Erzsébet Komlóssy
Aspekto
Erzsébet Komlóssy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de julio 1933 en Salgóbánya |
Morto | 22-an de aprilo 2014 (80-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 36/1-1-121 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Tamás Járfás (en) Ervin Lukács |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Erzsébet KOMLÓSSY [erĵEbet komlOŝi], hungare Komlóssy Erzsébet, Esperante Elizabeto Komlóssy estas hungara operokantistino mezosoprano.
Erzsébet Komlóssy naskiĝis la 9-an de julio 1933 en Salgótarján.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Erzsébet Komlóssy frekventis muzikan mezlernejon en Budapeŝto. Ŝi komencis sian karieron en Nacia Teatro (Szeged) en 1955. Post 3 jaroj ŝi aliĝis al Budapeŝta Ŝtata Operejo. Ŝi ricevis premion Kossuth en 1973, pli frue kaj precipe poste ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj roloj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Erkel: Bánk bán (Banuso Bánk) — Gertrúd
- Zoltán Kodály: Háry János (Johano Háry) – Örzse
- Georges Bizet: Carmen – Micaela
- Richard Wagner: Das Rheingold – Erda
- Musorgskij: Hovanŝĉina – Marfa
- Giuseppe Verdi: Aida – Amneris; Il Trovatore - Azucena; Un balo in Maschera - Ulrica; La Forto de la Destino - Preziosilla; Falstaff – Quickly