Erzsébet Róna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Erzsébet Róna [erĵEbet rOna], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Róna Erzsébet estis hungara-usona fizikisto, kemiisto, geofizikisto. Ŝia nomo estis en Usono Rona, Elizabeth.

Erzsébet Róna [1] naskiĝis la 20-an de marto 1890 en Budapeŝto. Ŝi mortis la 27-an de julio 1981 en Oak Ridge, Tenesio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Erzsébet Róna devenis el juda familio. Ŝi akiris diplomon (PhD) en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1911. En la sekva jaro ŝi esploris en Berlino, poste en Karlsruhe ĝuste tiam, kiam oni malkovris la izotopojn. En 1914 ŝi plulernis en Londono, sed pro la 1-a mondmilito ŝi devis hejmenveni. Ŝi iĝis kolego de George de Hevesy. Post la mondomilito ŝi instruis en la universitato, sed la sekvantaj revolucioj faris maltaŭga la laboron. Ŝi vojaĝis al Berlino, Vieno kaj Parizo. En la lasta urbo ŝi esploris kun Irène Joliot-Curie. Ekde 1928 ŝi ĉiusomere esploris en Svedio. En 1938 pro la nazia danĝero ŝi iris al Svedio, Norvegio, fine al Hungario. En 1941 jam Hungario estis batalanta lando, tial ŝi migris al Usono, kie ŝi instruis aŭ esploris, sed ŝi apartenis al tiu granda stabo, kiu evoluis la atombombon. Ŝi ricevis aŭstran premion en 1933.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A rádium-emanáczió diffúzióállandója és atomátmérője (1917)
  • Absorptions- und Reichweitenbestimmungen an "natürlichen" H-Strahlen (1926)
  • Verdampfungsversuche an Polonium in Sauerstoff und Stickstoff (1935)
  • Argonne National Laboratory, ed. Exchange reactions of uranium ions in solution (1948)
  • A method to determine the isotopic ratio of Thorium-232 to Thorium-230 in minerals (1957)
  • Geochronology of Marine and Fluvial Sediments (1964)
  • How it came about: Radioactivity, Nuclear Physics, Atomic Energy (1978)

Fontoj[redakti | redakti fonton]