Escurial

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Escurial
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10133
Retpaĝaro Municipo de Escurial
Politiko
Urbestro Gregorio Cerrillo Mellado
Demografio
Loĝantaro 871  (2008)
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 10′ N, 5° 53′ U (mapo)39.169444444444-5.8855555555556Koordinatoj: 39° 10′ N, 5° 53′ U (mapo) [+]
Alto 293 m [+]
Areo 100,71 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Escurial (Tero)
Escurial (Tero)
DEC
Escurial
Escurial
Situo de Escurial
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Escurial [+]
vdr

Escurial [eskurjAl] (Rubejo) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas escurialegos. La censita populacio en 2008 estis de 871 loĝantoj.

Situo

Escurial estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierra de Trujillo, sed tre sude de tiu jaj tre proksima de la komarko Vegas Altas; je 65 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 50 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 100,71 km².

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado.

Demografio

Demografia evoluo de Escurial inter 2001 kaj 2006

2001 2002 2003 2004 2005 2006

897 908 917 897 904 895

Historio

Escurial estas eta vilaĝo ege proksima al la urbeto Miajadas. Dum la Hispana Enlanda Milito okazis batalo rilate tiun proksimecon. Miajadas estis kun Santa Amalia urbetoj jam konkeritaj de la armeo de Francisco Franco, dum la sudaj urboj Don Benito kaj Villanueva de la Serena estis ankoraŭ en la flanko de la respublika registaro. De Villanueva de la Serena venis roto de respublikanoj intence konkeri la urbon Miajadas kaj fortranĉi la pason de la frankisma armeo al Madrido. Ili alvenis ĝis Escurial kaj konkeris ĝin, sed ne profitis la avantaĝon de surprizo por klpodi konkeri Miajadas kaj la frankismaj trupoj organiziĝis kaj masakris la rezistantojn en Escurial; la batalo okazis ĉefe ĉirkaŭ la preĝejo.