Dudekunua dinastio de Egiptio
Dudekunua dinastio de Egiptio | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
dinastio de Egiptio | ||
Apero | -1077 vd | |
Fino | -943 vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Branĉo de | Tria Meza Periodo de Egiptio vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La dudekunua dinastio de Antikva Egiptio regis de 1070 ĝis 945 antaŭ nia erao (laŭ Jürgen von Beckerath). Per ĝi komenciĝis la Tria Meza Periodo de Egiptio.
Dum regis Ramseso la 11-a, ĉirkaŭ la jaro 1070 a. K., Herihor, kiu estis la armeestro, veziro de la Supra Egiptio, vicreĝo de Nubio kaj Alta sacerdoto de Amono, memproklamiĝis reĝo de Egiptio en Tebo, kvankam tio influis nur en la regiono. Samtempe, Esmendes, veziro de la Suba Egiptio, la Nildelto, ekigis duan dinastion de regantoj, kun ĉefurbo en Taniso. Tiu ĉi familio el altranguloj estis nomita de Manetono la 21a dinastio.
En tiu ĉi epoko, la israelidoj gvidataj de Davido, metis finon al disputo kun Sirio, venkis super la filiŝtoj, subigis la etajn najbarajn naciojn kaj fondis israelan imperion kiu ampleksiĝis ekde la duoninsulo de Sinajo ĝis la nordo de la rivero Eŭfrato, inkluzive de la orienta marbodo de la Mediteraneo.
Faraonoj de la 21-a dinastio
[redakti | redakti fonton]Nobela familio de faraonoj kun ĉefurbeco en Taniso:
Nomo komuna | Nisut-bitej | Filo de Reo | Komentoj | Regado (± 50 jaroj) |
---|---|---|---|---|
Esmendes la 1-a | Heĝĥepera | Nesbanebĝedet | 1069 - 1043 a. K. | |
Neferĥeres | Neferkara | Amenemnesu | 1043 - 1039 a. K. | |
Psusenes la 1-a | Aĥepera | Pasebaĥaenniut | 1039 - 991 a. K. | |
Amenemope | Usermaatra | Amenemopet | 993 - 984 a. K. | |
Osokor | Aĥepera | Osorkon | 984 - 978 a. K. | |
Siamon | Neĉerĥeperra | Siamon | 978 - 959 a. K. | |
Psusenes la 2-a | Titĥeperura | Pasebaĥaenniut | 959 - 945 a. K. |