Arganza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Espanillo)
Arganza
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24546
Demografio
Loĝantaro 798  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 38′ N, 6° 41′ U (mapo)42.640277777778-6.6858333333333Koordinatoj: 42° 38′ N, 6° 41′ U (mapo) [+]
Alto 598 m [+]
Areo 39,99 km² (3 999 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arganza (Provinco Leono)
Arganza (Provinco Leono)
DEC
Arganza
Arganza
Situo de Arganza
Arganza (Hispanio)
Arganza (Hispanio)
DEC
Arganza
Arganza
Situo de Arganza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arganza [+]
vdr

Arganza [arGANza] estas municipo de la provinco Leono, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko El Bierzo, en la okcidento de la provinco. Temas pri areo kie oni parolas la hispanan, la leonan kaj ĉefe la galegan.

Komarkoj de la provinco Leono; El Bierzo plej okcidente, oranĝece.
Espanillo.
Palaco de Canedo.
Preĝejo de Espanillo.
Preĝejo de San Miguel de Arganza.

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Arganza, Campelo, Canedo, Espanillo, Magaz de Arriba, San Juan de la Mata, San Miguel de Arganza kaj San Vicente, okupas totalan areon de 39,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 788 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 700 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 133 km de Leono, provinca ĉefurbo. Ĝi limas norde kun Vega de Espinareda, sude kun Camponaraya kaj Cacabelos, oriente kun Sancedo kaj okcidente kun Cacabelos.

Estas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. Proksime en la 10-a jarcento oni konstruis reĝan palacon por Bermudo la 2-a. La areo apartenis al la Regno Leono kaj suferis pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo. En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj.

Tradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (ĉefe vitejoj: tiukadre grapolo estas ĉefa bildo en la blazono), brutobredado kaj ĉasado. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]