Saltu al enhavo

Espelkamp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Espelkamp
Blazono
Espelkamp (Germanio)
Espelkamp (Germanio)
DEC

Map

Flago
mezgranda distrikta urbo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Detmold
Distrikto Distrikto Minden-Lübbecke
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 05772
Poŝtkodo 32339
Aŭtomobila kodo MI
Oficiala Municipokodo 05770008
Subdivido 9 komunumopartoj (Gemeindeteile)
Politiko
Komunumestro Heinrich Vieker
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Wilhelm-Kern-Platz 1
Demografio
Loĝantaro 25576 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 52° 23′ N, 8° 38′ O (mapo)52.3772222222228.6327777777778Koordinatoj: 52° 23′ N, 8° 38′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 80 m
Areo 84,1 km²
Oficiala retejo https://www.espelkamp.de/
v • d • r

Espelkamp estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Minden-Lübbecke de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2024 la urbo havis 25 576 loĝantojn sur areo de 84,21 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 303 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la distriktaro Detmold. La teritorio havas komunan limon kun Rahden, Hille, Lübbecke, Preußisch Oldendorf kaj Stemwede.

Kvankam la loĝloko jam dokumente menciiĝis en la jaro 1229, ĝi estis relative sensignifa ĝis post la fino de la Dua Mondmilito, kiam en okcidenta Germanio necesis loĝigi multajn milionojn da germanlingvanoj elpelitaj el la orientaj teritorioj de la Germana Regno transdonitaj al Pollando kaj Sovetunio, kaj el aliaj ŝtatoj el orienta Eŭropo el kiuj la germanlingvaj civitanoj estis elpelitaj. Tiel Espelkamp de kamparana vilaĝo ŝanĝiĝis al sisteme planita urbo por la novalvenintoj.

modernisma indikilo de la postmilite konstruita urboparto Mittwald, kun tiuepoka aŭto, en oktobro 1958
10-jara jubileo de Mittwald la 3-an de oktobro 1959 - gejunuloj portas la flagojn de la regionoj el kiuj la germanlingvanoj elpeliĝis
fontano en la "strato de Breslau"
la historia kastelo Benkhausen

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]