Esperanta-Rusa Vortareto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esperanta-Rusa Vortareto
Aŭtoro Vladimir Dmitriev
Eldonjaro 1914
Urbo Sankt-Peterburgo
Eldoninto Librejo "Esperanto"
Paĝoj 120
v  d  r
Information icon.svg

Esperanta-Rusa Vortareto, oficiala radikaro de la lingvo "Esperanto", ordigita de Inĝeniero V.A. Dmitriev, instruisto de S.-Peterburgaj kursoj de lingvo "Esperanto"[1] (ruse: Эсперантско=Русскій Словарикъ, офиціальний корнесловъ языка "Эсперанто", Составилъ Инженеръ В. А. Дмитріевъ, преродавателъ С.- Петербургск. курсовъ языка "Эсперанто"), konsistas el entute 4334 radikoj kaj 4639 vortoj (por la dua eldono). Ĝi uzas la malnovan rusan ortografion de antaŭ la reformo de 1918.

Enhavo: Ĉiuj radikoj de la Universala Vortaro (UV) kaj de la aliaj partoj de la Fundamento de Esperanto (FdE), de la unua Oficiala Aldono (OA 1) kaj de la propono de AdE por OA 2 de 1913 kaj 1914, sume 4370 radikoj kaj 4708 vortoj. Krome: Rusa Fundamenta Gramatiko, listo de ĉiuj propraj nomoj en FdE, rusa traduko de la Bulonja Deklaracio kaj aldona listo de proponitaj "neologismoj" (p. 133-139).

Recenzo[redakti | redakti fonton]

  • 1929: Bibliografio de Internacia Lingvo (BIL), n-ro 3040: „en aldono: aklami, amara, anso, aviado, bulteno, civito, ĉifro, garni, graki, inaŭguro, konvergi, lavurso, menso, orta, pivoto, rivalo, simuli, sparvo, stufi, ŝoki, termo, uzino, vervo, k.m.a.“ (probable ĉerpitaj el Stojan 1913).

Unua eldono[redakti | redakti fonton]

  • aŭtoro: V.A. Dmitriev
  • eldonejo: S. Peterburg: Librejo "Esperanto"
  • jaro de kompono kaj unua eldono: 1914
  • presejo: [1914] pr. Šrader 14x11cm [4]
  • formato: 120 paĝoj

Dua eldono[redakti | redakti fonton]

  • aŭtoro: V.A. Dmitriev
  • eldonejo: 2-a eld. Korno: Korna Societo Esperantista, [1920] Dresden: Ader & Borel
  • jaro de la reeldono: [1920] (2-a eldono)
  • presejo: [1920] pr. Hille, Dresden 15x12cm
  • formato: 139, 1 paĝoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 2015: Pabst, Bernhard. Berlina Komentita Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2014 (BKB). Berliner Kommentierte Bibliographie der Wörterbücher und Terminologien des Esperanto 1887-2014. The Berlin Annotated Bibliography of Esperanto Dictionaries and Terminologies 1887-2014. [1a eld.] Berlin: Esperanto-Akademio 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]