Ĝi enhavas 3675 radikojn kun difinoj en Esperanto, kun derivaĵoj kaj kelkaj tradukoj en la lingvoj latina, angla, franca, germana, itala kaj hispana. De 1926 Briquet regule publikigis la terminojn en Internacia Medicina Revuo, tiel ke diskuto pri ili inter medicinaj fakuloj eblis, antaŭ ili estis kunigitaj libroforme.
Ĝia terminara materialo poste eniris en la modernan terminaron "Esperanta Medicina Vortaro" de Josef Hradil (precipa kompilinto), 1979.
„ Fine ĝi eldoniĝis la longe atendita medicina vortaro , zorge presita sur luksa papero, kun 3675 vortoj, la plej multaj kun derivaĵoj kaj diverslingvaj tradukoj. ”
„ Tiu ampleksa dokumento — ĝi ja estas tio — enhavas 3675 vortojn, kun derivaĵoj kaj tradukoj en diversaj lingvoj, pri la medicina fako. Ni ne devas insisti pri la graveco de tiu verko, ne nur por ia fukuloj Esperantistaj, sed ankaŭ por la Esperanto-movado mem . Ĝi efektive estas unua paŝo en la direkto al la publikigo de tiaj teknikaj vortaroj en aliaj fakoj. Ni deziras bonan sukceson al la verkinto kaj eldonintoj de Ja multvalora libro ”
Listo de medicinaj terminarojArkivigite je 2013-03-31 per la retarkivo Wayback Machine en Ockey, Edward; Sutton, Geoffrey. Bibliografio de Vortaroj kaj Terminaroj en Esperanto 1887-2002. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio 2003.