Esperanto-Junularo de Svislando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Esperanto-Junularo de Svislando (mallongigo EJS) estis jure sendependa junulara organizaĵo de Svisa Esperanto-Societo. Ĝi estis fondita en 1953. En la 1970-aj jaroj ĝi ŝanĝis sian nomon al Svisa Esperanto-Junularo (mallongigo SEJ) kaj fariĝis landa sekcio de TEJO. Ĝis 1978 EJS respektive SEJ organizis ĉiujarare la Skiferiojn en Adelboden. La motoroj de EJS estis Claude Gacond, Bruno Graf, Max Abegg kaj aliaj. En 1956 EJS organizis la unuan svisan Esperanto-junularan semajnfinon en Soloturno.

Ĝis 1960 EJS eldonis la organon La Juna Voĉo, kies redaktoro estis Max Abegg.

En la 1980-aj jaroj SEJ travivis krizon pro generaciŝanĝo. SEJ en tiu-tempo estis aktiva praktike nur en Romandio. La tiamaj gvidantoj Andreas Bickel kaj François Mottet pasis sian aĝlimon, dum venis novaj fortoj en Alemanio. En 1979 al SEJ aliĝis Dietrich Michael Weidmann, kiu sekve tuj reprezentis SEJ en la komitato de TEJO. Sub li en Alemanio kreiĝis novaj aktivecoj. Tamen la kontaktoj kun la malnovaj aktivuloj en Romandio apenaŭ ekzistis, kaj tiel en somero 1981 en neregulkonvena kunsido Andres Bickel kaj François Mottet deklaris la malfondon de SEJ. Dietrich Weidmann tion eksciis per telegramo dum li reprezentis SEJ-on en la komitatkunsido en Oaxtepec en Meksiko. Tuj post sia reveno Weidmann kun Ueli Haenni, Chantal Gacond refondis la junularan Esperanto-organizaĵon en Svislando, oni tamen decidis ne kontesti la malfondon de SEJ, sed krei jure novan organizaĵon elektante la nomon Junularo Esperantista Svislanda, kiu donis la pozitivan mallongigon JES.

La 18-an de majo 2014 dum la Ĝenerala Kunveno de Svisa Esperanto-Societo estis anoncite, ke JES formale malfondiĝis kaj ke ĝia mono estis ĝirita al SES.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

(Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 193-194, 198 kaj 419)

(fonto: SES informas, n-ro 3, julio-oktobro 2014, p. 9)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]