Esperanto-movado en Francio (intermilita periodo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Esperanto > Movado > Esperanto-movado en Francio < Francio



Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

Post la unua mondmilito la Esperanto-movado en Francio estis tute malorganizita, kaj ankaŭ en tiu tempo la laboristaj Esperantistoj forlasis la neŭtralan movadon kaj formis siajn apartajn grupojn.

Reorganizado

Jam en 1919 la estraro de SFPE proponis novan regularon, kaj en 1920 ĝenerala kunveno faris gravajn ŝanĝojn. Ĉar la grupoj estis preskaŭ malaperintaj kaj nur individuojn oni povis atingi, la Societo decidis, ke ĝi konsistos nur el individuoj, kaj ne plu el aliĝintaj grupoj, sed kun deziro, ke en ĉiu urbo la Esperantistoj formu grupojn.

En 1921 du gravaj faktoj estas menciindaj: la deziresprimo subskribita de pli ol 40 membroj de la Scienca Akademio, postulante disvastigon de Esperanto (laŭ instigo de Rollet de L'Isle), kaj la komenco de la senlaca propagando de Baudet en la komercaj rondoj.

En 1922 la nombro de la grupoj reorganizitaj ne pliiĝas plu (nur 25); tamen la malnovaj propagandistoj volis konservi la principon de individueco - la novaj, kun Couteaux kaj Dubois, volis aliformigi la Societon en unuiĝon de grupoj; opiniante ke la propagando estas unue loka kaj regiona, poste nacia, ili atribuis unuarangan rolon al la grupoj, kiuj estus enkadrigitaj en regionajn federaciojn por gvidi kaj subteni ilin.

La nacia Kongreso de Limoges (1923) aprobis la novajn ideojn kaj voĉdonis tute novan regularon laŭ la proponoj de Couteaux. Rollet de L'Isle, prezidanto, kaj Cart, vicprezidanto, eksiĝis, lasante plenan liberecon al la novigantoj. Cart restis prezidanto de la instruada Komisiono (ĝis 1925). Cart, Rollet de L'Isle kaj Sebert fariĝis Honoraj Prezidantoj. En 1923 Eyquem estis elektita prezidanto de la Societo, kaj Couteaux ĝenerala sekretario. Iom post iom la regionaj propagandaj federacioj stariĝis en la tuta lando, kaj la varbado de anoj progresis unue malrapide, sed akceliĝis precipe de 1928.

Malpermeso de Esperanto en universitatoj kaj lernejoj

La 3-an de junio 1922 bato frapis la francajn Esperantistojn. Leon Berard, ministro por la publika instruado, aperigis cirkuleron, per kiu li malpermesis, ke la Rektoroj de Akademioj allasu kursojn pri Esperanto en la Universitatojn, kaj disponigu lokon en lernejoj al la Esperantistaj asocioj. La ĉefa kaŭzo de tiu decido ŝajnas esti, ke Sovetio alprenis Esperanton; tamen en Francio la proporcio de laboristaj grupoj estis nur 8 %. Cetere Berard ne kondamnis Esperanton, sed li konsideris ĝin nur kiel skeletan lingvon por internacia komercado; sendube lia opinio ŝanĝiĝis, ĉar poste li pensis, ke ĝi povas helpi al la pliproksimiĝo de la popoloj.

Tiu decido alportis gravan malhelpon al la Esperanto-grupoj, el kiuj multaj kunvenis en lernejoj, kaj al la propagando. En septembro 1924 François Albert, posteulo de Berard, decidis, ke la cirkulero estos nuligita, kaj la 19-an de junio 1925 li komunikis tiun decidon al la Rektoroj. Jam la 7-an de novembro 1924 la Pariza grupo rekomencis siajn kunvenojn en la Sorbonne.

Eventoj post 1925

En 1925 la registaro akceptis Esperanton kiel lingvon por telegramoj, kaj tuj poste la Konferenco de la Tutmonda Telegrafa Unuiĝo akceptas ĝin por la internaciaj interrilatoj telegrafaj.

Eyquem mortis la 27-an de januaro 1926, en la momento, kiam li ĉiumaniere klopodis ĉe la registaro, por ke la SFPE estu deklarata Societo por publika utileco. Tia deklaro estis tre interesa por societoj en Francio, ĉar tiuj societoj rajtas posedi kapitalon, ricevi pertestamentajn donacojn, ktp.; ĝi estis nepre necesa por alporti firman financan bazon. Li ne povis sukcesi, ĉar la Ministrejo por Eksterlandaj Aferoj kontraŭstaris.

La 2-an de aprilo 1926 estis elektita prezidanto Archdeacon. Li denove klopodis ĉe la Ministrejo malfavora, kun helpo de Guadet.

En majo 1928, ĉe la Nacia Kongreso en Parizo, oni diskutis pri unueco de la kotizoj por UEA kaj SFPE: unua gesto de SFPE por unueco de la ĝenerala movado. Oni decidis ankaŭ, ke la franca lingvo kaj Esperanto estos la du lingvoj de la Naciaj Kongresoj.

En majo 1928 (Nacia Kongreso en Lyon) okazis unua diskuto pri ŝanĝoj en la internacia regularo de Espearnto kaj pri kunfandiĝo de la Naciaj Societoj kaj UEA. Unue oni kritikis precipe, ĉar la sama persono prezidis la Centran Komitaton, UEA kaj KR, kaj ĉar UEA ne publikigis detalajn kontojn. Oni konkludis, ke ankaŭ la internacia movado bezonas definitivan regularon, kaj ke la tiama stato (Kontrakto de Helsinki, 1922) povas esti nur provizora, ĉar la kunekzisto de la Naciaj Societoj kaj de UEA malhelpas al la propagando. Unuparte la dueco de kotizoj malfaciligis varbadon de anoj; aliparte la elekto de la delegitoj, la apogo kiun ili bezonas por agi efike, estas aferoj plenumeblaj nur de organizaĵoj lokaj, regionaj aŭ naciaj. Dubois, Iranea reprezentanto en KR, estis komisiita por redakti plenan projekton de regularo, kiu tute kunfandos la Societojn kaj UEA. Tiu projekto, zorge ellaborita kaj aprobita preskaŭ unuvoĉe en 4 naciaj Kongresoj (1929, 1930, 1931, 1932), estis la bazo de la reformo adoptita dum la UK en 1932, kiu, post diversaj ŝanĝoj, fariĝis la Interkonsento de Kolonjo 1933.

En 1930, la gazetoj en Hindoĉinujo komencis paroli pri Esperanto. En 1931, la Bulteno de la Ligo por la Homaj Rajtoj enketis pri la Lingvo Internacia. El 77 sekcioj respondintaj, 72 aprobis Esperanton, organizis paroladojn, ktp.

1932 estis grava dato por Esperanto en Francio. La 30-an de julio 1932 malfermiĝis la XXIV-a UK en Paris, sub la patronado de Lebrun, prezidanto de la respubliko, kaj de 12 ministroj. Honora prezidanto estis Andre Baudet, prezidanto: Warnier, danke al kiu la kongreso sukcesis (1618 kongresanoj), malgraŭ la ekonomia krizo kaj la apenaŭ kredeblaj malfacilaĵoj kontraŭ eksterlandaj vojaĝoj de personoj kaj de mono en plej granda parto de Eŭropo. La ĉefa rezultato de la Kongreso estis la nuligo de la Kontrakto de Helsinki.

En 1933, Ferez fondis Les Legions Espérantistes (prezidanto Marya Schmitter), asocio de individuoj - eĉ ne ankoraŭ parolantaj Esperanton - por disvastigi la lingvon kaj triumfigi la idealon de paco.

Stato en 1933

La Esperanta movado en Francio tre kontentige kreskis. Ĝin apogis la plimulto de la publika opinio, kaj ŝajnis, ke baldaŭ ĝi atingos plej kuraĝigajn rezultatojn. Sed ĉar ĝi estas multaspekta, oni devas mencii aparte ĝiajn ĉefajn partojn.


Konsisto de SFPE[redakti | redakti fonton]

Jaroj Federacioj Grupoj Anoj
1923 0 12 248
1928 13 45 1569
1933 16 94 3200

Tiu tabelo enhavas la federaciojn de Nordafriko kaj Hindoĉinujo. Plie SFPE entenis kvar federaciojn specialistajn:

Ok aliaj grupiĝoj ne aliĝis al SFPE, ne kalkulante la komunistan asocion:

Specifaj temoj[redakti | redakti fonton]

Ligoj[redakti | redakti fonton]

  • La nuna franca Landa Asocio UFE