Esperanto. La Ĉiutaga Vivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esperanto :
la ĉiutaga vivo
Esperanto : la ĉiutaga vivo
Esperanto :
la ĉiutaga vivo
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1907
Urbo Antverpeno
Eldoninto J. Van Hille-De Backer
Paĝoj 128
vdr

Esperanto : la ĉiutaga vivo, estas unu el la unuaj presitaj Esperanto-lernolibroj en Belgujo. Ĝi samtempe estis destinata kaj por nederlandlingvanoj kaj por franclingvanoj. Ĝi kombinas la metodon de Nicolas Gouïn Dufief kaj direktan metodon. Estas ankaŭ dua eldono kun la lingvoj Esperanto - angla - germana. Certe verkita kun zorgo kaj pedagogia scio, nuntempe la libro antaŭ ĉio gravas el la vidpunkto de la historio de Esperanto.

Krom gramatikaĵoj kaj ekzercoj la libro entenas 30-paĝan vortareton Esperanto-franca-nederlanda.

En la libro la jaro de la eldono ne estas indikita. Ĉar de Amatus van der Biest-Andelhof aperis recenzo en la revuo Belga Sonorilo de la 7-a de aprilo 1907, la dato de la apero de la lerno-libro verŝajne estas 1907 [1] aŭ antaŭe.

Pri la aŭtoroj, Adolf Finet kaj Frans Swagers, iom estas menciata en Vikipedio. Frans Swagers Esperante ankaŭ verkis la kanton "Samideana trinkkanto" laŭ la kantaro Ni Kantu kaj Deklamu!. Lernolibroj por franca, germana kaj angla de Swagers laŭ la Gouïn-metodo aperis ĝis la 1940-aj jaroj.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Inter la esperantaj lernlibroj, kies nombro ĉiutage pligrandiĝas, estos sendube speciale rimarkata la jus aperinta verko Esperanto, la ĉiutaga Vivo, de Soj Svvagers kaj Finet.

Ĝi estas tute persona, originala produktajo. Ne longaj, antaŭe lernataj nomaroj da vortoj, gramatikaj reguloj kaj afiksoj estas prezentataj ĉi tie, la aŭtoroj devenigas la signifon kaj la kunmetadon de l' vortoj kaj la lingvajn regulojn per bone elektitaj ekzemploj,enhavitaj en plennombraj frazoj, formante interesajn lecionojn prunteprenitaj el la praktikaj interrilatoj. La libro enhavas 35 lecionojn, kiuj estas la lingvaj materialoj, per kiuj la profesoro kaj la lernanto trovas iom post iom la gramatikajn principojn. La vortaro ĉe la fino konsistas el ĉirkaŭ 800 vortoj. La plej multaj el la ĝis nun publikitaj libroj pri Esperanto ne estas sufiĉe praktikaj, ĉar bedaŭrinde trouzas la malnovan metodon per traduko. La logika forto de la « Ĉiutaga vivo » estas tia, ke ĝi rapide emigas la lernanton esprimi sian ĉiutagan idearon en klara, simpla lingvo. Ĉu vi timas interparoli aŭ korespondi esperante? Legu kelkajn lecionojn el la Ĉiutaga Vivo kaj, kiel tuŝita de magia vergo, via malobeema lango iĝas tuj tre parolema, kaj via stilo rapide pliboniĝas. « La ĉiutaga Vivo » estas vere internacia libro. Krom kelkaj klarigoj en flandra kaj franca lingvoj, la teksto estas ekskluzive en Esperanto. La materialoj estas bonege elektitaj kaj utilas je la tuta esperantistaro, ĉar la aŭtoroj pritraktas faktojn kaj ideojn kompreneblajn en ĉiu lando, ili utilas la lingvon por profesiaj bezonaĵoj, malkovrante vastan horizonton, kaj kapabligas la lernanton por la tutmonda korespondado. La aŭtoroj ne estas nur fervoraj kaj kleraj esperantistoj kaj filologoj, ili estas super ĉio spertaj instruistoj; ilia verko ne naskiĝis inter la kvar muroj de mallarĝa studejo, sed ĝi estas la rezultato de longa, persona sperto. « La ĉiutaga Vivo » konsistas el 120 paĝoj ; ĝia prezo estas unu franko. Pri papero kaj preso, tio estas tre bone zorgita.

La eldonisto estas Sro. Van Hille-De Barker, Zirkstraat 35, Antverpeno. 
— AMATUS. La belga sonorilo - Numero 059, Aprilo (1907)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eltiraĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tio estas konfirmita de Bibliografio de Internacia Lingvo nro 2829 p. 278, kiu ankaŭ mencias duan eldonaĵon de 1908. Fakte tiu ĉi koncernas lernolibro por angla- kaj por germana-lingvanoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]