Esperanto-Poŝtkruciĝo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Esperanto Poŝtkruciĝo)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Esperanto-Poŝtkruciĝo
retpaĝo https://bildkarto.wixsite.com/bildkarto
lanĉdato la 25-an de marto 2017
inicianto Moskva Esperanto-Asocio "MASI"
Grupoj en sociaj retoj
VKontakte https://vk.com/bildkarto
Facebook https://www.facebook.com/groups/1421463748076350/

Esperanto-Poŝtkruciĝo (EoPK) estas interŝanĝo de poŝtkartoj, mane surskribitaj en Esperanto, inter esperantistoj el diversaj landoj kaj regionoj. Ĝi estas Esperanta versio de Post Crossing.
EoPK estis lanĉata la 25-an de marto 2017 de la Moskva Esperanto-Asocio MASI. La iniciatinto de tiu ĉi projekto estas Irina Gonĉarova, la teknika prizorganto estas Dima Abramov.

La skemo de la agado estas simpla. Esperantistoj (la lingva nivelo ne gravas) venas al la retpaĝaro de EoPK, plenigas aliĝilon kaj tuj ricevas adreson de antaŭe aliĝinta membro, hazarde elektita el la listo de ĉiuj aliĝintoj. La novulo dum monato devas sendi bilde interesan poŝtkarton al la ricevita adreso. Intertempe la adreso de la novulo jam estas en la komuna listo kaj dum monato povas esti kelkfoje aŭtomate sendita al aliaj listanoj. Tial ĉiuj partoprenantoj ricevadas dum unu monato pli da kartoj, ol ili sendis. La 25-an daton de ĉiu monato la aŭtomata sistemo dissendas al ĉiu listano novan hazardan adreson por sendi bildkarton. Ĉiu sendinto-ricevinto de la bildkarto estas petata raporti pri la sendo-ricevo en la koncernaj grupoj de la sociaj retoj. Jen ĉio. Ekzistas neniuj limigoj por la partopreno, krom unu: la kartoj devas esti surskribitaj en Esperanto.


Historio[redakti | redakti fonton]

Prainterreta tempo[redakti | redakti fonton]

Kiam la mondo ankoraŭ ne havis interreton, la ĉefa ilo de esperantistoj por komunikiĝi internacie estis leteroj kaj bildkartoj, sendataj per poŝto. Por multaj la korespondado estis la sola pruvo pri vera ekzisto de aliaj esperantistoj en la mondo, la sola rimedo por konatiĝi kun alilandaj homoj kaj kulturoj, la sola eblo esprimi sian solidarecon.

La unua ago[redakti | redakti fonton]

Omaĝe al la grava komunikilo de la Esperanta pasinteco Moskva Esperanto-Asocio MASI en oktobro 2013 organizis la unusemajnan agon “Esperanto-Poŝtkruciĝo”. Ĝi estis dediĉita al la Tutmonda Tago de Poŝto (la 9-a de oktobro) kaj al la “Internacia Semajno de Leter-skribado”, proklamitaj de la Tutmonda Poŝta Unio en 1969. La ideo kaj realigo de la ago apartenas al la MASI-aktivulino Julia Samsonova. La eksperimento bonege sukcesis kaj eĉ trafis sur la paĝojn de la revuo “Esperanto” (№ 1274 (11) Novembro-2013).

Nuntempa stato[redakti | redakti fonton]

En 2017 jaro masianoj decidis restartigi la Poŝtkruciĝon por esperantistoj de la tuta mondo kaj fari ĝin seninterrompa aktivado. La afero povis realiĝi dank’al apero kaj modela laboro de la teknika prizorganto Jurij Smirnov.

En 2018 EoPK devis ŝanĝi sian retpaĝon (bildkarto.weebly.com), ĉar Weebly blokis sian servilon por kelkaj landoj (ekz. por Rusio, kie loĝas organizantoj de EoPK) sen klarigoj.

Fine de 2018 EoPK havis novan retpaĝaron ĉe wix.com: https://bildkarto.wixsite.com/bildkarto.

Statistiko[redakti | redakti fonton]

Mapo de EoPK (2019)
Mapo de landoj, kiuj partoprenas en EoPK en komenco de 2019

Dum la unua monato de la funkciado (25.03-25.04.2017) al EoPK aliĝis 67 homoj el 17 landoj, en la sociaj retejon (VKontakte kaj Facebook) aperis 20 raportetoj pri sendo-ricevo de la bildkartoj.

La pliĝustigata statistiko troviĝas en la paĝo 'Nia geografio' de EoPK-paĝaro.

La statistikon por 2018 vidu en la diagramo sube.

Statistiko de EoPK por 2018.png

  • 25 de aprilo 2018: 43 landoj kaj 226 partoprenantoj.
  • 27 de julio 2019: 41 landoj kaj 229 partoprenantoj.
  • 28 de oktobro 2019: 31 landoj kaj 108 korespondantoj.

Partopreni[redakti | redakti fonton]

Por partopreni en EoPK:

  • venu al la paĝaro de EoPK.
  • plenigu tre simplan aliĝilon
  • tuj ricevu elektronikpoŝte ies poŝtadreson
  • surskribu bildkarton
  • sendu ĝin el la poŝtejo
  • kaj atendu surprizojn el via poŝtkesto!

Pliaj klarigoj pri ĉiuj detaloj de la procezo troviĝas en la paĝo 'Oftaj demandoj' de la EoPKa retejo. Eblas eĉ partopreni se oni ne scipovas Esperanton[1].

Sociaj retejoj[redakti | redakti fonton]

EoPK havas grupojn en du sociaj retejoj VKontakte kaj Facebook, kie la partoprenantoj raportas, en kiujn landojn ili sendis la poŝtkartojn kaj montras la fotojn de ricevitaj bildkartoj.

Instigiloj[redakti | redakti fonton]

Por subteni intereson de la partoprenantoj, speciale dum la komenca periodo (kiam la aliĝintoj ankoraŭ ne multas kaj pro tio iuj povas dum monato ricevi nenion), la organizantoj trovas kialojn por mem sendi bildkartojn al la homoj, kiuj ion skribas en la sociaj retejoj (Fejsbuko, VKontakte) pri EoPK. En la unua monato tiuj estis 20. En la sekva monato la organizantoj sendas bildkartojn al tiuj homoj kiuj allogis al la projekto siajn Esperanto-konatojn kaj geamikojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Poŝtkruciĝo (angle: Postcrossing)

Ekstera ligilo[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo de la Esperanta Poŝtkruciĝo

Referencoj[redakti | redakti fonton]