Moskva Esperanto-Asocio "MASI"

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el MASI)
La oficiala logotipo de MEA MASI
Moskva Lingva Festivalo - aranĝo de MEA MASI, vaste konata en Moskvo

Moskva Esperanto-asocio MASI (MEA MASI) (ĝis 2012 - Esperanto-klubo "MASI", plu - MASI) estas nekomerca libervola organizaĵo de esperantistoj el Moskvo kaj Moskva provinco.

"MASI" estas parto de Rusia Esperantista Unio (en 2013)[1], tamen fakte la asocio funkcias aparte, mem planas kaj efektivigas siajn aranĝojn kaj projektojn.

Gvidanto de MEA MASI estas Irina Gonĉarova.

La Misio kaj celoj de MEA MASI[redakti | redakti fonton]

Laŭ informo de oficiala retejo, Misio de MEA MASI Arkivigite je 2014-01-07 per la retarkivo Wayback Machine estas:

  • kontribuo al interkompreno inter diversaj popoloj per disvastigo kaj uzado de la neŭtrala kaj facile lernebla lingvo Esperanto;
  • promocio de la ideoj pri egalrajteco por ĉiuj surteraj lingvoj kaj pri defendo de lingvaj rajtoj por ĉiuj popoloj surbaze de la reciproka estimo;
  • agado por pli efika lingva kaj interkultura klerigado kaj por evoluo de civita memkonscio[Dubinda teksto], enlanda kaj internacia socia aktivado[Dubinda teksto].

Celoj de MEA MASI[2] estas:

  • disvastigado de informo pri internacia lingvo Esperanto kaj kreo de pozitiva rilato al ĝi kiel al lingva fenomeno kaj kiel al klara kaj utila suplementa[3] ilo por internacia komunikado;
  • plivastigo de la lingvistika horizonto de ĉiuj interesiĝantoj per instruado de la lingvo Esperanto kiel helplingvo por studado de aliaj lingvoj, tiel ankaŭ kiel plej facile studebla internacia lingvo;
  • organizo de kondiĉoj por praktika uzado de Esperanto en buŝa kaj skriba interkomunikado sur vivkutima kaj sur profesia nivelo - en socia agado, pedagogio, ĵurnalismo, lingvoscienco, literatura verkado ktp;
  • plivastigo kaj plifirmigo de la kolektivo de samideanoj, formantaj intelektualan medion por plialtigo de sia eduknivelo, pasigo de libertempo kaj memrealigo en verkado;
  • kunagado kun aliaj organizaĵoj, agantaj ĉe loka, urba, regiona, nacia aŭ tutmonda nivelo;
  • humanisma kaj kreriga agado en Moskvo kaj ekster ĝi por pliigi intereson kaj estimon al ĉiuj popoloj, kulturoj kaj lingvoj de la mondo;
  • iniciato kaj realigo de urbaj, naciaj kaj tutmondaj projektoj, strebantaj al realigo de ĉi tiuj celoj.

Membroj[redakti | redakti fonton]

Laŭ reguloj, membro de EK MASI povas esti ajna loĝanto de Moskva regiono, kiu subtenas celojn kaj taskojn de la asocio kaj regule pagas kotizon. Membreco en "MASI" estas konfirmata per pagado de la kotizo. Preskaŭ duono de la kotizo ĉiujare estas deprenata por REU. En 2013 ĉiujara membrokotizo estas 200 rubloj, post asignado por REU en MASI-kaso restas 130[4].

Kvanto da "MASI"-membroj, aliĝintaj al REU, laŭ jaroj (el membrolisto de REU[5]):

2005 2006 2008 2009 2010 2011 2012 2013 2014 2015
44 56 64 71 44 41 48 48 18 6

Fakte la reguloj okazigas situacion, kiam oni rajtas esti membroj de "MASI", ne agante mem por Esperanto-movado. Pro tio oni kritikas ĉi tiun regularon; en 2012 estis proponita ŝanĝado de ĝia regulo, tamen ne estis farita pro malmulte da reale tiam aktivaj partoprenantoj[6].

Historio de MEA MASI[redakti | redakti fonton]

La antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1991 la elstara interlingvisto doktoro Sergeo Kuznecov lanĉis en Rusio la Asocion Subtenan por la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (As AIS) kaj interesigis multajn sciencistojn kaj profesorojn de rusiaj altlernejoj per eblecoj kunlabori kun eksterlandaj universitatoj en Esperanto. En la jaro 1993 la Scienca Konsilio de MASI decidis organizi diplom-defendon de kelkaj la plej sukcesaj siaj stidentoj laŭ la postuloj de AIS, kiuj inkluzivis uzon de tri lingvoj – la gepatra, la studita eŭropa kaj Esperanto. Dum unu monato necesis instrui la Internacian Lingvon al tiuj junuloj. Poste kelkaj el ili eniris la kluban kernon. La defendoj en Esperanto pasis tre sukcese. En la Ekzamena Komisiono ĉeestis sciencistoj, kiuj lernis en Esperanto-kursoj, specile por ili organizitaj. La kursojn vizitadis la rektoro de MASI kaj la vicrektoroj, multaj katedrestroj kaj profesoroj. Djordj Nanovski venis por enmanigi la diplomojn al la unuaj bakalaŭroj lau la sistemo de AsAIS. Entuziasmaj pro la propraj sukcesoj kaj la brila diplom-defendo de la studentoj, la administraro de la instituto invitis la kursgvidantinon Irina Gonĉarova por konstanta laboro en la instituto kiel Esperanto-instruisto. Ekde la 1-a de januaro 1994 en la instituto Esperanto estis nepra studobjekto. Tiucele estis faritaj la ŝanĝoj en la lernaj planoj de la studentoj de kelkaj specialiĝoj. La novaj lernaj planoj, inkluzivantaj Esperanton kiel nepran studobjekton, estis konfirmitaj de la Minesterio de klerigado de Rusia Federacio.

La fondiĝo[redakti | redakti fonton]

MASI estis lanĉita la 24-an de februaro 1995 en Moskva aŭtomobil-konstrua instituto (MASI), nun - Moskva ŝtata industria universitato (MGIU). Ĝia inicianto kaj senŝanĝa kunordiganto estas Irina Gonĉarova - instruisto de Esperanto en la altlernejo.

La solenan fondan kunvenon partoprenis moskvaj esperantistoj, kelkdekoj da studentoj, lernantaj Esperanton en la instituto kiel devigan studobjekton aŭ en specialaj libervolaj grupoj, profesoroj de la instituto, studintaj aŭ studantaj Esperanton. Kun inaŭgura parolo elpaŝis la rektoro de MASI doktoro Jurij Serafimoviĉ Avraamov. La simbolan verdan rubandon distondis la hungara ambasadoro en Rusio, fama esperantisto doktoro György Nanovfszky. Sekve la klubaj aktivuloj kune kun kelkaj katedrestroj, inkluzive tiun de la fremdlingva katedro, ĥore ripetis post la samideano Nanovfszky la vortojn de la "asocia ĵuro". La solenaĵon filmis raportistoj de la centra televido “Ostankino”, kaj la raportaĵo aperis samvespere en la Moskvaj novaĵoj.

Mallongigo kaj koncepto[redakti | redakti fonton]

Por honorigi la Alma Mater, la klubo akceptis kiel sian nomon la mallongigon de la instituto – MASI, sed tamen kun alia deĉifro, nome: Moskva Amikaro de Studantoj kaj Instruantoj. La klubo ekde unuaj tagoj de sia ekzisto demonstris, ke Esperanto estas lingvo de altintelekta junularo. En la teknika altlernejo, kio estas MASI, Esperanton kiel nepran studobjekton lernis nur studentoj de kelkaj grupoj, studantaj laŭ speciala programo, plifortigita per humanitaraj disciplinoj. Aliaj dezirantoj havis eblecon aliĝi al libervolaj grupoj de E-lernantoj, regule funkciantaj en la instituto. Estis indaj rezultoj. Post du jaroj la esperantlingvan diplom-defendon de la studgrupo akceptis la AIS-Senatanoj, kun kiuj la studentoj facile diskutis en Esperanto. Tiuj studentoj formis la aktivularon de la E-klubo “MASI”.

Klubanoj-studentoj finas la institutojn kun la rugaj diplomoj de perfektuloj. Ili facile ekposedas Esperanton ne ĉar ne kapablas pri aliaj lingvoj, sed ĉar jam sukcesis pri ili. Ili aktivas en E-movado ne ĉar ne scias, per kio okupi sian libertempon, sed ĉar kapablas kombini kelkajn hobiojn. Per tiuj siaj hobioj kaj kapabloj la junuloj riĉigis la kluban vivon. Tiuj, kiuj povis verki, inspiris aliajn provi, tiuj, kiuj povis kanti, flamigis aliajn kunkanti, tiuj, kiuj povis teatrumi, trejnis la aliajn, tiuj, kiuj emis instrui, kuninstruadis ktp. Oni ĉiam lernis unu de la alia. Tial en la deĉifro plenrajte ĉeestas la vortoj “studantoj kaj instruantoj”.

Plua historio[redakti | redakti fonton]

Irina Gonĉarova, gvidanto de la asocio

Dum la unuaj 5 jaroj la klubo havis propran ĉambron – N 1306 - en la instituto. Ĉefaj aktiveroj de la klubo: estis pridiskutataj organizaj aferoj, preparataj por presado lerniloj kaj kantaroj, okazadis kant- kaj teatraĵ-provludoj, pasis la plena eldon-procezo de la kluba ĵurnalo “Eksciu, ke…”, kiun abonis esperantistoj de la tuta Rusio, estis festataj naskiĝtagoj, ktp.

En 1997 la klubo akceptis en MGIU (Moskva Stata Industria Universitato – la renomita MASI) la tutlandan Rusian Esperanto-Kongreson kaj plene respondecis pri la Antaukongresa Pedagogia seminario. En 2000 la klubo gastigis en MGIU la 73-an SAT-Kongreson.

La klubanoj organizadis surstratajn akciojn en Moskvo, Tagojn de E-studentoj de MGIU, Zamenhof-Tagojn kun partoprenigo de aliaj moskvaj kaj aliurbaj E-kluboj, Lingvajn Olimpikojn por Novuloj (LONo) kaj Deklamkonkursojn (BeLego) en Moskvo kaj dum rusiaj E-aranĝoj, Lingvo-Ludan Trejnadon, koncertis de la MGIU-scenejo kaj en la Hungara ambasadejo. La klubo okazigis agit-descendojn al la apudmoskva Zelenograd kaj apudŝtatlima Viborg kaj instru-descendojn al Smolensk kaj Voroneĵ. La klubanoj lanĉis kaj organizadis E-aranĝojn en aliaj urboj far’de niaj klubanoj, faris krean tendaron Tuapsej (Kaŭkazio), multtagajn rolludojn Fratoj-Slavoj en la montetoj de Vladimira regiono kaj “Ellada” ĉe la rivero Kokŝaga en respubliko Marij El. Kun REJM, REU au aliurbaj kluboj estis kunorganizataj preskaŭ ĉiuj rimarkindaj enlandaj E-aranĝoj: OkSEJToj, REKoj, EoLA, Aktivulaj Trejnadoj, Pljos-IMEA ktp.

La klubo organizis komunajn vojaĝojn al eksterlandaj Esperanto-aranĝoj: faris vizojn, acetadis biletojn, mendis busojn. EK MASI akceptadis eksterlandajn gastojn, zorgis pri la Honkonga Karavano en 2000, somere de 2004 iniciatis kaj tutplene per propraj fortoj organizis MAK – la Moskvan AntauKongreson. Duonon de la Organiza Teamo de la IJK-60, pasinta tuj post MAK somere de 2004 en Vladimira provinco de Rusio, konsistigis masianoj.

En 2012 EK MASI estis alinomigita al Moskva Esperanto-acocio "MASI". Speciala pridiskuto pri tio ne okazis, sed plimulto da klubanoj subtenis la ĉi tiun nomon, konsiderante ĝin pli oportuna. Tiamaniere la organizaĵo fakte konservis dum alinomigo la historian parton de sia nomo - "MASI".

StRIGoj[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Studa Renkontiĝo de Iniciatema Generacio.

Principo de reciproka instruado iĝis baza por StRIGoj – “Studaj Renkontiĝoj de Iniciatema Generacio”. Temas pri la ĉefa MASI-aranĝo, kiu ekde 1995 dum 10 jaroj furoris tra la lando kaj ekde komenco iĝis modelo por aliaj rusiaj amasaj junularaj E-aranĝoj. StRIGoj ĉiam havis intrigajn temojn – sufiĉajn por direkti ideojn kaj veki krean imagon. Ekzemple: “Viro kaj virino: du seksoj – du mondoj”, “Kluba vivo: traspertu kaj surpriziĝu”, “La nigra kaj la blanka: kontrastoj kaj interdependeco” ktp. Homoj, unuan fojon venintaj kiel konsumantoj, sekvan fojon nepre volis kontribui al la programo. Pro abundo da proponoj 4-5 programeroj okazadis samtempe kaj la programo daŭris horojn post la noktomezo. StRIGoj ellaboris proprajn Leĝojn por la partoprenantoj kaj striktan sistemon de funkciado por la Organiza Teamo – bonega lernejo por la junuloj, neniam okupiĝantaj pri administrado, lernejo de respondeco kaj teama kunlaboro. StRIGoj pasis ĉiam en malsamaj urboj kaj estis malfermaj por ĉiuj interesiĝantoj. Ili allogadis multajn dekojn da partoprenantoj, ankaŭ amikojn de esperantistoj, kaj iĝis bela popularigilo por Esperanto. Novembre 2004 okazis jubilea StRIGo – la 10-a kaj la lasta. Kial ne plu? Ĉar la organizantoj – pro tro da neesperantistoj kaj pro tro ĝua etoso - ne plu volis devige insisti pri unu el la bazaj leĝoj – la Lingva disciplino, kaj kelkaj membroj de la Organiza teamo perdis intereson al neesperanta aranĝo. Ne sen bedaŭro, sed tute konscie kaj decide – MASIanoj ĉesigis StRIGojn.

Agado de MEA MASI[redakti | redakti fonton]

Moskva Lingva Festivalo[redakti | redakti fonton]

Sub gvido de MEA MASI en Moskvo ĉiujare estas organizata Moskva lingva festivalo (MLF) - amasa aranĝo celanta allogi intereson al diversaj lingvoj de la mondo. La festivalo konsistas el kurtaj lecionoj pri lingvoj (dum la festivalo estas prezentataj kelkaj dekoj da lingvoj); okazas ankaŭ lcionoj pri lingvoscienco, lingva politiko kaj lernado de lingvoj, kelkaj aliaj aranĝoj.

APERo[redakti | redakti fonton]

Ripozejo "Jerŝovo" dum APERo-7 la 23-an de februaro 2013

"APERo" estas unu el la plej popularaj esperantistaj renkontiĝoj en Rusio. Ĝi estas dediĉita al naskiĝtago de "MASI" (la 24-a de februaro 1995). Celo de APERO estas

Citaĵo
 paroligo de esperantemuloj, klerigo de scivolemuloj, kutimigo de novuloj al modela E-parolanta E-renkontiĝo, aktivigo kaj inspirigo de MASIanoj kaj aliaj partoprenantoj por plia E-studado kaj agado, aktivado kaj ripozo en amika kaj ĝojiga E-etoso. 

Ĝi okazas unufoje jare (en februaro aŭ marto) en Jerŝovo (Moskva provinco) kaj daŭras kelkajn tagojn. Dum tiu renkontiĝo, laŭ reguloj, oni parolas nur en Esperanto, kio (laŭ ideo de la aranĝo) povas helpi al partoprenantoj plibonigi sian lingvokonon.

Instruado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo FaRo.

Instruado ĉiam estis kaj restas unu el la ĉefaj agadkampoj de "MASI". Tra la fama baza E-kurso “Faru la Rondon!” (FaRo) laŭ la aŭtora metodo de Irina Gonĉarova pasis ne malpli ol 400 homoj. La rektmetoda komunika kurso antaŭvidas aktivan helpon de la bonparolantaj klubanoj. La plej multaj kursfinintoj iĝas MASIanoj, konsistante ĉiujare ĉirkaŭ trionon de la kluba anaro. Dum tuta sia ekzisto la klubo estis fonto de freŝaj junularaj fortoj por la landa kaj tutmonda E-movado.

Post la baza ŝtupo la sukcesaj lernintoj aliĝas al la gramatika kurso, kiun sekvas la A-ekzameno de la Ĉefa Atesta Lingva Komisiono de REU. Por dezirantoj okazadas ankaŭ plia studado. Menciindas pluraj klerigaj seminarioj far’ de elstaraj rusiaj esperantistoj – speciale por masianoj faritaj.

En 2012 kaj 2013 pasis speciala kurso sub gvido de Gonĉarova por preparo al internacia KER-ekzameno pri Esperanto ("Verda lampo"); ĝiaj partoprenantoj sukcese ekzameniĝis je diversaj niveloj (ĝis C1).

En 2013 en Mendelejevo (Moskva provinco) okazis renkontiĝo ALTE, celanta plibonigi lingvokonon de ĝiaj partoprenantoj. Tie pasis diversaj aranĝoj, dum kiuj oni parolis nur en Esperanto. Por interŝanĝi instruantan sperton en 2014 estas preparata samloke internacia renkontiĝo SES.

Aliaj agadkampoj[redakti | redakti fonton]

MEA MASI okupiĝas ankaŭ pri aliaj aferoj:

  • kunlaboras kun esperantistaj unuiĝoj en Moskvo kaj ekstere; interalie, helpas pri orgazizado de libera Esperanto-biblioteko;
  • regule okazigas diverstemajn kunvenojn (esperantlingvaj kaj ruslingvaj) por kunorgigo aktivecon de siaj membroj aŭ plibonigo de ilian lingvokonon aŭ interŝanĝi opiniojn pri libroj ("Rondo de legado", ankaŭ por neesperantistoj); organizas diversajn Esperanto-renkontiĝojn;
  • gvidas retpaĝaron (ek-masi.weebly.com)[7].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj Esperanto-asocioj, funkciantaj en Moskvo:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Membrolisto de REU por jaro 2013 (esperante)
  2. Цели Arkivigite je 2014-01-07 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
  3. Malgraŭ Esperanto estas menciata kiel nur suplementa ilo, neniu alia konkreta ilo estis nomata de MASI-organizantoj ĉefa.
  4. Pri membreco en MEA MASI Arkivigite je 2014-01-07 per la retarkivo Wayback Machine (ruse)
  5. Membrolisto de REU (esperante)
  6. Pridiskuto ĉe VKontakte pri la reguloj pri membreco (esperante)
  7. Nuntempe ne ĉiuj ĉefaj informoj pri agado de "MASI" estas priskribataj en ĝia paĝaro, plejparte aperas en fremdaj retejoj aŭ dissendolistoj; pro tio la asocio estis kritikata

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]