Esplorado kaj Evoluigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Esplorado kaj Evoluigo, mallongigita kiel R&D (Research & Development) en la angla, rilatas al procezo- kaj produktnovigado. Alia nomo en Esperanto por tio estas reserĉo kaj evoluigo[1]. La angla termino Research and Development aŭ la mallongigo R&D estas ofte uzata en la scienca mondo. La angla termino Product Development (Produkta Evoluigo) ankaŭ estas uzata.

Esplorado kaj Evoluigo (R&D)[redakti | redakti fonton]

Kutime, R&D estas precipe vidita kiel unusola procezo pro la ekzisto de tielnomataj R&D-sekcioj. En la praktiko, la plej multaj firmaoj ŝajnas apartigi esploradon (la R de Research) de la efektivigo de teknologio en novaj produktoj (la D de Development). Post esplorado al la bazaj principoj, prototipo evoluigeblas, kiu estos ekzamenata je praktika aplikeblo en pilotfazo aŭ pilotstudo. Finfine, la produkto estas evoluigita kiu tiam povas esti komercigata. Precipe grandaj entreprenoj havas ampleksan R&D-sekcion. La R&D-sekcio de entrepreno povas kunlabori kun universitato aŭ alia teknologia partnero por fundamenta esplorado. Estas tendenco en komerco kontrakti kun universitatoj kaj esplorinstitutoj (ekz. en Germanio la Max-Planck-Societo) por iuj specifaj R&D-agadoj. Firmaoj ĉiam pli faras esploradon kunlabore kun scioinstitucioj kaj aliaj entreprenoj ĉar ili ne plu kapablas kaj volas fari ĉiujn esplorojn interne.

Esplorado kaj evoluo en diversaj landoj[redakti | redakti fonton]

Landoj kiuj plej elspezas por esplorado kaj evoluigo
lando % de MEP
Israelo 5.44
Koreio 4.81
Svedio 3.53
Belgio 3.48
Usono 3.45
Japanio 3.26
Aŭstrio 3.20
Svislando 3.15
Germanujo 3.14
Danio 2.96

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (eo) Erich-Dieter Krause, Reserĉo kaj evoluigo, Plena vortaro germana-Esperanto, Mondial, 2023