Esploroj. Poemoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Esploroj
Poemoj
Esploroj Poemoj
Esploroj
Poemoj
Aŭtoro Baldur Ragnarsson
Eldonjaro 1973
Urbo La Laguna
Eldoninto J. Régulo Eldonisto
Paĝoj 123
vdr

Esploroj [1], subtitolita Poemoj, estas origine esperantlingve verkita poemaro de Baldur Ragnarsson. La poemoj estas eldonitaj kiel numero 44 de la "Beletraj Kajeroj", fare de J. Régulo Eldonisto en La Laguna (Kanariaj Insuloj) en la jaro 1973.

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La antaŭajn tradukkolektojn de la aŭtoro Sub Stelo Rigida kaj Islandaj Pravoĉoj mi jam legis kaj ĝuis. Lian unuan poemaron Ŝtupoj sen nomo mi ne konas, despli malbone, ĉar tiu certe estus doninta al mi antaŭideion de la menso kaj animo de tiu ĉi eminenta islanda verkisto. Tion mi certe bezonis kiam mi komencis legi.
Ragnarsson enkondukas la leganton jene : "Por mi poezio estas esploro; kaj maniero kapti disfluantan senton por ĝin fiksi en spaco kaj tempo." Mi ĉie renkontis la esploradon sed ne povis diveni kiel li fiksas "en spaco kaj tempo". Eble tiuj terminoj signifas ion alian al la poeto ol al mi, simple laiko. Tamen, estas konsentite ke, eksperimente konkludinte la aglutinan karakteron de nia lingvo, Ragnarsson elmergas senteblan, - pli ĝuste percepteblan - kunligan fadenon tra ĉiuj 24 eroj en tiu ĉi sorĉa kolekto.
Mi ne pretendas kompreni ĉion : eble tio tro ĉagrenus la verkiston, sed precipe trafis la klareco kaj rigideco de la : "Standardistoj" kaj : "La Kuriero", kaj la ritmo (Kalevala) de : "La Valoro de la Vaka Scenejo". Aparte sentebliĝas la amosento de : "Odo al mia Edzino", refreŝiĝa trinkaĵo post la entordiĝoj kaj geniaj vortkunmetoj de la dek malfacile difineblaj : "Difinoj".
Mi rekomendas la verkon al tiu, kiu amas poezion kaj nian lingvon kaj kiu ne timas rigardi antaŭen al celoj kies formojn kaj kielojn kaj kialojn eble la poeto mem ne klare komprenas sed daŭre kaj obstine serĉas. 
— januaro 1973, H.W.R.P., Nov-Zelanda Esperantisto, numero 374

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]