Saltu al enhavo

Eszter Faragó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eszter Faragó
Persona informo
vdr

Eszter Faragó [ester faragO], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Faragó Eszter estis hungara bakteriologo, citologo, pulmonologo, altlerneja instruisto. Ŝiaj ambaŭ geedziĝaj nomoj estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Kiss János Istvánné kaj Mihóczy Lászlóné.

Eszter Faragó[1] naskiĝis la  22-an de julio 1942(nun 1942-07-22) en Debrecen, ŝi mortis la 7-an de marto 2004 en Debrecen.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Eszter Faragó maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1960, poste ŝi akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Debrecen en 1966. Post la diplomo ŝi praktikadis 2 jarojn en la universitato kaj ties kliniko, inter 1968–1978 ŝi estis asistanto, inter 1978–1985 lektoro, poste docento. Intertempe ŝi akiris laboratorian licencon en 1970, mikrobiologian post jardeko kaj pulmonologian en 1991. Ŝi estis ankaŭ laboratoriestro ekde 1979. En 1990 ŝi establis pioniran kuracejon por eviti la fumadon. Intertempe ŝi kandidatiĝis en 1974, ŝi doktoriĝis en 1994 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Ŝia ĉefa laborkampo estis la kancero en la pulmo. Ŝi edziniĝis dufoje pro divorco en 1963 kaj 1994, dum ŝi naskis 2 filojn en 1967 kaj 1970. Ŝi ricevis hungaran premion en 1989, usonan en 2000.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Mellkassebészeti betegekből izolált baktériumok antibiotikum-rezisztenciájának változása az 1961–67. években. (kunaŭtoro, 1968)
  • Antibiotikumok szérum- és egyes szöveti szintje emberben és ennek klinikai jelentősége. (disertaĵo, 1978)
  • Mycobaktériumok és azok laboratóriumi diagnosztikája. (studenta lernolibro, 1982, 3-a eldono: 1990)
  • A hörgőkarcinomás betegek köpetéből nyerhető diagnosztikus, terápiás és prognosztikus információk. (disertaĵo, 1993).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.