Eszter Pécsi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eszter Pécsi
Persona informo
Naskonomo Pollák Eszter
Naskiĝo 8-an de marto 1898 (1898-03-08)
en Kecskemét
Morto 4-an de majo 1975 (1975-05-04) (77-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo Eszter Pécsi
Familio
Edz(in)o József Fischer
Okupo
Okupo arkitektoinĝeniero
vdr

Eszter PÉCSI [ester pEĉi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pécsi Eszter estis la unua hungara arkitekto, statikisto, universitata instruisto. Ŝia origina familia nomo estis Pollák, ŝia edzo estis József Fischer (same arkitekto).

Eszter Pécsi

Eszter Pollák [1] naskiĝis la 8-an de marto 1898 en Kecskemét, ŝi mortis la 4-an de majo 1975 en Novjorko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Eszter Pollák devenis el juda familio. Ŝi frekventis Reĝan Teknologian Altlernejon en Charlottenburg inter 1915 kaj 1919. Ŝi eksciis, ke Reĝa Teknikuniversitato palatino József jam akceptas ankaŭ virinajn studentojn, tial ŝi hejmenvenis, finis la lernadon kaj ŝi akiris diplomon en 1920. Post siaj studoj ŝi laboris jardekon en kontoro, kie oni planis modernajn konstruaĵojn. En 1921 ŝi edziniĝis, baldaŭ ŝi naskis 2 filojn. Inter 1930-1948 ŝi havis propran arkitektan kontoron, post la ŝtatiĝo ŝi estis ĉefinĝeniero en ministeria arkitekta oficejo. Dum la hungara revolucio de 1956 ŝi estis komisiano, tial en la sekva jaro ŝi estis forigita el la laborejo. Ŝi disidis, la edzo sekvis ŝin en 1964. Ŝi vivis en Vieno 2 jarojn, poste ŝi translokiĝis al Novjorko, kie ŝi ricevis ĉefe statikajn taskojn. Inter 1959–1970 ŝi prelegis en Universitato de Novjorko. Ŝi ricevis premion "statistikisto de la jaro" en 1965. En 1970 ŝi paraliziĝis. Ŝi estis entombigita en Budapeŝto.

Elektitaj planoj[redakti | redakti fonton]

  • diversaj domoj en Budapeŝto
  • partoj de naĝejo kaj hospitalo en Budapeŝto
  • parkejdomo en Vieno
  • partoj en Universitato de Novjorko
  • statikaj planoj pri nubskrapuloj

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabuloj en Budapeŝto kaj Kecskemét [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]