Ethel Prent

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ethel Prent
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1905 (1905-11-30)
Morto 9-an de novembro 1992 (1992-11-09) (86-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Familio
Infano Helen Fantom
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ethel PRENT (naskiĝis en 1906, mortis la 9-an de novembro 1992 en Britio) estis aktivulino de la laborista esperanto-movado.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Lerninte esperanton en 1928 ĉe la Londona Kooperativa Societo, ŝi fariĝis ano de la Brita Laborista Esperanto-Asocio kaj de SAT. Post la aliĝo de BLEA al IPE ŝi daŭrigis sian poresperantan agadon kadre de la nove fondita SATEB en 1933. Ŝi sekretariis ĉe la Londona Laborista Klubo ĝis sia edziniĝo al Wim Prent kaj translokiĝo al Nederlando en 1939.

Dum la militaj jaroj, ŝi daŭrigis sian agadon kadre de FLE, partoprenante en la reviziiado de la postimilite eldonota "Judoj sen mono", kaj mem tradukis "Liliputo"n el la "Vojaĝoj de Gulivero". Ŝi ankaŭ estis ano de la roterdama plenumkomitato de SAT en 1940.

En 1948 ŝi revenis al Britio kun sia familio, kaj iĝis sekretariino de SATEB. En 1962 ŝi transprenis la redaktadon de "The Worker Esperantist" (la laborista esperantisto), kaj plenumis tiun ĉi laboron ĝis fine de oktobro 1992. Ŝi ankaŭ redaktis la porinfanan gazeton de SAT, "Nia voĉeto", kiu poste ŝanĝis sian nomon al "Kaljedoskopo".

Ŝi krome aktivis kiel kasistino de la loka Ligo de Kooperativaj Virinoj (Cooperative Women Guild), estis ano de la Laborista Partio (Labour Party) kaj vegetaranino.

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • Liliputo de J. Swift