Etiko de amaskomunikado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Etiko de amaskomunikado esploras la interrilaton inter amaskomunika esprimado kaj homa konduto. Ĝi pripensas alternativajn agokonceptojn, laŭ kiuj oni povas prijuĝi la kvaliton kaj la adekvatecon de amaskomunika agado.[1] Ĝi estas parto de etiko.

En ĵurnalista etiko kaj amaskomunikila etiko, la termino "vido el nenie" priskribas specon de falsa neŭtraleco, per kiu ĵurnalistoj erarigas la publikon, kreante la impreson, ke kontraŭaj partioj de afero havas egalan ĝustecon kaj validecon, eĉ kiam la vero aŭ malvero de la asertoj de la partioj estas reciproke ekskluzivaj kaj kontroleblaj per diligenta esploristo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. vgl. Klaus Wiegerling: Medienethik. Stuttgart, Weimar 1998