Etnizado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La nocio etnizado priskribas diskurson, kiu atribuas socian fenomenon al realaj aŭ perceptataj etnaj diferencoj, aŭ kiu atribuas al personoj apartenon al homogena grupo pro ilia aspekto aŭ pro iliaj vivkutimoj.

Etnizado havas ideologian signifon en la identecpolitiko, en kiu oni retorike referencas al rasoj, nacioj, etnoj aŭ klanoj. La tiumaniere esencigitaj imagoj estas instrumentigeblaj por legitimigi la propran kulturon kaj la ekzistantajn regadrilatojn.

Ankaŭ la leĝdonado povas esti influita de etnizado. En la debato pri jura protekto de malplimultoj oni ofte konekse kun ebla etnizado pridisputas la postulon je "agnosko de la kultura identeco" tie, kie ĝi estas postulata kiel kolektiva rajto.

Vd. ankaŭ: banala naciismo, ekzotikismo, etnoplurismo, kulturismo, orientismo, etno, raso, rasismo, rasismo sen rasoj