Saltu al enhavo

Etnonimo

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Etnonimo estas aparta speco de historia leksiko. Etnonimoj estas nomoj de diversaj tipoj de etnokomunumoj: nacioj, popoloj, triboj, gentoj. Etnonimojn, ilian genezon, disvastigon, funkciadon kaj strukturon, pristudas la scienco Etnonimiko (greke ethnos - gento, popolo, onyma - nomo). Ĝi estas parto de Onomastiko.

Inter etnonimoj oni distingas makroetnonimojn - nomojn de grandaj etnoj aŭ etnaj grupoj, foje komprenitajn kiel vastajn komunumojn de genetike malsamaj popoloj (amerikanoj, araboj, ĉinoj, rusoj) kaj mikroetnonimojn - nomojn de malgrandaj etnaj grupoj (irokezoj, peĉenegoj, k.a.).

Etnonimoj povas estis aŭtoetnonimoj - etnaj kaj tribaj memnomoj, kaj aloetnonimoj - nomoj donitaj al ili de aliaj popoloj. Ekzemple, germanoj sin nomas Deutschen, sed aliaj tute diverse - allemand (francoj), nemec (rusoj), tedeschi (italoj) ktp.

Memnomo de etnoj kutime klarigeblas kiel "popolo", "homo", "parolanto en iu lingvo", "niaj homoj". La sama memnomo Deutschen etimologie devenas de malnovgermana diot - "popolo", duitisk - "popola".

Ĝenerale etnonimoj konformas kun la loknomoj, kie loĝas la etnoj. Tiu konformeco povas esti rekta, kiam landnomo devenas de etnonomoj - greko/Grekio, franco/Francio, au inversa, kiam etnonimo formiĝis el landnomo - Islando/islandano, Kanado/kanadano. Chi tiu vico de nomoj estas konata kiel Etnotoponimoj.

Proksimaj al etnonimoj estas nomoj de loĝantoj, kreitaj de diversaj loknomoj - eŭropanoj, afrikanoj, kaŭkazianoj, siberianoj. Ili estas nomataj Etnoĥoronimoj.

Apartan tipon de nomoj prezentas Lingvonimoj - nomoj de lingvoj, kiuj servas al certaj etnoj kaj popoloj kaj devenas de etnonimoj, francoj/franca lingvo, eŭskoj/eŭska lingvo.

Jen listo de kelkaj etnoj, kies memnomoj diferencas de la ĝenerale konataj nomoj, aŭ kiuj havas klarigeblan signifon.

Etno Memnomo Signifo
Albanoj ŝkiptar "ŝĉip" - "paroli kompreneble"
Apaĉoj ndee, dine "popolo"
Araŭkanoj mapuĉe "popolo de tero"
Armenoj haj tribnomo antikva
Atapaskoj dene, na-dene "popolo"
Afganoj puŝtun -
Afrikansoj afrikaaner "afrikano"
Aztekoj asteki, nahua -
Balkaroj taulu "montarano"
Berberoj amazig "homo"
Botioj bhotija nepale "tibetano"
Ĉeĉenoj noĥĉij -
Ĉerokoj - "homoj de kavernoj"
Ĉinoj ĥanĵen -
Delavaroj lenape "vera homo"
Dunsianoj dunsjan "orienta vilaĝo"
Eŭskoj euskaldunak "parolantoj de la Eŭska lingvo"
Finnoj suomalaiset -
Fulboj fulbe "dissemitaj"
Gaoŝanoj gaoŝan ĉine "montarano"
Grekoj elines -
Ĝuangoj patrasa-ara "vestita de folioj"
Hotentotoj koj-kojn "popolo de popoloj"
Ĥantoj ĥante "homo"
Ĥazareanoj ĥazara perse - "mil"
Japanoj niĥondzin -
Kabardianoj adige nomo de metaetno
Koptoj - de greka "Aigyptios"
Koreoj ĉoson saram -
Ladinoj ladini de latina "latinus"
Malajoj orang-melaju "homoj el Melaju-lando"
Maorioj maori "ordinara"
Marioj marij "homo"
Nenecoj nenec "homo"
Nganasanoj nganasan "homo"
Norvegoj nordmenn "nordaj (ge)viroj"
Papuoj papuva indonezie - "krispa"
Rumanoj roman latine "romanus" - "romiano"
Santaloj ĥor "homo"
Singaloj sinhala "leona gento"
Sindoj sindhu sanskrite "Induso" (rivernomo)
Svahiloj waswahili "homoj el bordo", arabe "sahel" - "bordo"
Tagaloj tagailog "loĝantaj ĉe akvo"
Telugoj andhra -
Tibetanoj pjoba -
Vedoj vedan tamile "ĉasisto"


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.