Ĝi estas en la komarko Granda Bilbao, je 8 km de Bilbao. La municipa teritorio estas trapasata de la nacia ŝoseo N-634 en la km 106 kaj de loka ŝoseo kiu konektas kun Basauri. La geografio de la municipo estas markata per la meandroj de la rivero Nervión kaj la altaĵoj de la montaro Gangurengana norde, kiuj utilas kiel limo kun la valo Txorierri. La altitudo gamas inter 360 m norde kaj 20 m borde de la rivero Nervión. La municipa ĉefurbo, Doneztebe, estas je 41 m super la marnivelo.