Evangelio de Arĥangelsk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evangelio de Arĥangelsk
manuskripto
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo antikva orientslava lingvo
Eldonado
vdr

Evangelio de Arĥangelsk (ruse Архангельское Евангелие) estas cirilskriba antikva libro, trovita en 1876. La libro estis skribita en 1092 kaj per tio estas unu el la kvar plej malnovaj orient-slavaj libroj[1]. En 1997 UNESCO listigis la libron inter la aliaj objektoj de la listo „Monda Memoro“. Nun la libro estas en la kolekto de la Rusia Ŝtata Biblioteko (Moskvo).

Kompare al la aliaj libroj de tiu tempo, la Evangelio de Arĥangelsk aspektas malpli lukse kaj estas supozata malpli multekosta ekonomia eldono.

La libro estis dufoje eldonita tipografie: en 1912 (100 ekzempleroj kun prezervo de koloroj) kaj en 1997 (scienca eldono).


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Башлыкова М. Е. Архангельское Евангелие // Православная энциклопедия. — М.: 2001. — Т. 3. — С. 495. — ISBN 5-89572-008-0.