Evelyn Hamann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Evelyn Hamann
Evelyn Hamann early 1980s.png
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1942 (1942-08-06)
en Hamburgo
Morto 28-an de oktobro 2007 (2007-10-28) (65-jara)
en Hamburgo
Mortokialo limfomo
Tombo Old Niendorf Cemetery
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Hochschule für Musik und Theater Hamburg
Familio
Patro Bernhard Hamann
Frat(in)o Gerhard Hamann
Amkunulo Stefan Behrens
Profesio
Profesio televida aktoro • voĉaktoro • filmaktoro • teatra aktoro
Information icon.svg
vdr

Evelyn HAMANN [Evelin haman] (naskiĝis la 6-an de aŭgusto, 1942 en Hamburgo, mortis la 28-an de oktobro, 2007 en Hamburgo) estis germana aktorino.

Ŝi studis aktoradon en Hamburgo kaj poste laboris ĉe diversaj teatroj. Grandan popularecon ŝi akiris kiel partnerino de Loriot en pluraj televidaj skeĉoj de li verkitaj. Ankaŭ en liaj filmoj Ödipussy (1987) kaj Pappa ante portas (1991) ŝi okupis ĉefajn rolojn. Ŝi konstante aperas en la germana televido, ekz. en la krimserio Adelheid und ihre Mörder.