Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Premiado de infana koruso dum la 5-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj, kadre de la Internacia Majrendevuo 2017.
Premiado de infana koruso dum la 5-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj, kadre de la Internacia Majrendevuo 2017.

La Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj estas ĉiujara festivalo en la monato marto kiun preparas memstare la Eŭropa Centro de Interkultura Edukado, ricevante interalie partan monsubtenon de la urbo Vroclavo. La festivalo okazis unuafoje en 2012 sub instigo de ĝia iniciatinto Małgorzata Komarnicka. En sekvaj jaroj ekestis ankaŭ kunlaboro kun ne-esperantistaj organizaĵoj. En 2017 ekzemple kun Centrum Kultury WrocławZachód, Klub Muzyki i kultury kaj Dolnośląskie Stowarzyszenie “Horyzont”[1].

En la festivalo partoprenas infanoj, gejunuloj, plenkreskuloj kaj pliaĝuloj en du kategorioj: solisto kaj koruso aŭ ensemblo. Ĉiu partoprenanto kantas du kantojn: unu en Esperanto, la alian en sia gepatra aŭ alia lingvo. Pritaksataj estas nur la Esperantaj kantoj.

La tagon antaŭ la festivalo okazas konkursa provaŭdo de la partoprenantoj. La ĵurio konsistis el diversaj artistoj-esperantistoj (jam estis en la ĵurio: Małgosia Komarnicka el Pollando, Jean-Marc Leclercq (JoMo) kaj Floréal Martorell, ambaŭ el Francio) kaj muzikistoj (Wojciech Ławnikowicz, Marek Szpigelman, ambaŭ el Pollando kaj Carsten Schnathorst el Germanio) kiuj prijuĝis la prezentiĝojn de la partoprenantoj[2].

En la pritakso estis konsiderataj: lingva ĝusteco, originaleco, inventemo kaj estetikaj valoroj.

Dum ĉiu festivalo okazas koncerto de la premiitoj, sub la gvido de la iniciatinto de la Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj kaj JoMo, Esperanto-kantisto kaj posedanto de Guiness-rekordo de la kantisto kiu kantas en plej multe da lingvoj. Fine de la koncerto de la premiitoj sekvas dancado.

La premiitoj ricevas diplomojn, pokalojn, belegajn albumojn, memoraĵojn, florojn kaj volumetojn de poezio, Esperanto-lernolibrojn kaj ekzemplerojn de la revuo Juna Amiko. Ĉiuj partoprenantoj ricevas diplomon pro la partopreno.

La ĵurio tradicie ankaŭ aljuĝas premiojn pro akompanado.

Novaj premioj

Estas du novaj premioj: Grand Prix kaj premio de la publiko.

Konkurso en 2020: La 8a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj okazis en majo 2020 denove en Vroclavo.

Konkurso en 2021: La 13-an de septembro okazis en la silezia urbo Vroclavo en Pollando la "Koncerto de la Premiitoj" de la 9-a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj.

Kelkaj opinioj de ĉeestintoj

Kun granda admiro mi aŭskultis la kantojn en la bela lingvo Esperanto kaj konstatis, ke oni devas vere ami homojn por spontane liberigi tiom multe da pozitiva energio, belo kaj ĝojo, ĉar la preparado de tiu grandioza koncerto postulas gigantan laboron, energion, entuziasmon, fervoron kaj krom kuraĝon ankaŭ paciencon.

Nuntempe estas malfacile kunigi diversajn sociajn grupojn, estigi bonajn intergeneraciajn rilatojn, stimuli lingvan kaj muzikan interesiĝojn. La disvastigo de Esperanto estas malfacilega kaj tial des pli mi admiras la organizantojn kaj ankaŭ partoprenantojn, ke ili scipovis krei alternativan programon al la komercaj muzikeventoj, kiuj ricevas grandegan monsubtenon.

Mia partopreno en la Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj kaŭzis pli fortan deziron lerni Esperanto kaj ankaŭ vekis mian interesiĝon pri la Esperantista kulturo. Ludoviko Zamenhof pravis kreante Esperanton, kiu vere estas “pontolingvo” inter homoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Małgosia Komarnicka, La 5a Eŭropa Festivalo de Esperantaj Kantoj - Jam kvinan fojon en vroclavo oni kantis esperantajn kantojn, Seula Esperanto-kulturcentro,
  2. Małgosia Komarnicka, Jam kvinan fojon en Vroclavo oni kantis esperantajn kantojn, Eŭropa Bulteno, p. 17-18, n-ro 172, julio-aŭgusto 2017, alirite la 27-an de januaro 2019.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]