Festivalo LaSemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Afiŝo de la festivalo LaSemo (2018)
Afiŝo de la festivalo LaSemo (2018)

Festivalo LaSemo (nomo estas originale en Esperanto kaj ne traduko al Esperanto) estas daŭripova kaj ekologia festivalo .kreita en 2018 kiu poste okazas ĉiujare dum la dua semajnfino de julio en la parko de Enghien, en la provinco de Henegovio (Belgio). LaSemo estas pli ol muzikfestivalo, ĉar sur la programo estas krom muziko ankaŭ spektakloj, gastronomio, bonfarto, ludoj, foiro, metiista foiro kaj asocia vilaĝo, kino, scenofgrafio.

En julio 2015, LaSemo estas la unua evento en Belgio al kiu oni aljuĝis la markon ISO 20121, atesto pri la daŭripova mastrumado de la evento[1].kaj en 2017 la atestilon The Green Key.

La festivalo allogas ĉefe du publikojn: la klasikajn festivalanojn kaj familiojn kun infanoj. En 2019 ĝin vizitis preskaŭ 30 000 personoj. Ĝi havas diversajn instalaĵojn por handikapuloj kaj forte engaĝiĝas por konsciigi pri sociaj temoj[2].

Ekologia projekto[redakti | redakti fonton]

Ekologio kaj atento al daŭripovaj iniciatoj estas la tutunua prioritato por la verda festivalo LaSemo. Multnombraj konkretaj iniciatoj estis prenitaj en tiu senco kun la celo parte redukti la ekologian efikon de la festivalo, kaj aliflanke sentivigi la festivalanojn por adopti pli respondecan konduton.

  • Reuzeblaj trinkujoj: la forĵetitaj trinkujoj reprezentas 60 ĝis 90 % de la defalaĵoj de festivalo. La uzo de reuzeblaj trinkujoj permesas eviti simple tiun poluadon.
  • Sekaj necesejoj: konstruitaj kun recikligitaj aŭ materialoj kiuj respektas la vivmedion, la sekaj tualetejoj restas agrablaj por uzi kaj sen malbonaj odoroj danke al la ligneroj.
  • Mastrumado de la defalaĵoj : Apartigaj insuletoj estas disponigitaj en kvanto sur la ebenaĵo kaj en la kampadejo. Movebla apartiga centro por la rubujaj sakoj rubujo okupas la ebenaĵon cele al sentivigi la vizitantojn al la apartigo de la defalaĵoj.
  • Redukto de la defalaĵoj : la superfluaj defalaĵoj estas laŭeble malaperigitaj. La rolo de la faldfolioj, tute ne uzataj sur la festivalejo, estas anstataŭigita de t-ĉemizoj . La tuta vazaro estas reuzebla aŭ biodegradebla kaj la lavpulvoro uzita en la kuirejo estas ellaboritaj ekde vegetaĵaj kaj mineralaj krudmaterialoj. La brakringoj kaj teksaĵoj vendataj surloke estas fabrikitaj en biologia kotono.
  • Movebleco: la akcento estas metita sur la alternativaj formoj de transportado por atingi la festivalejon laŭ pli malpolua maniero. Mekanismo de kunveturado kaj grupigita forigo kun bicikloj (LaSemo Tour) estas du de la solvoj proponitaj de la organizantoj havantaj la avantaĝon privilegii homan kontakton kaj reciprokan helpon. Dum la tuta daŭro de la festivalo bicikloj estas prunteblaj senpage por plirapidigi la veturadojn inter la festivalejo kaj la kampadejo.
  • Daŭripova nutrado: proponas sanajn, laŭsezonan kaj enlande produktitajn manĝaĵon en kunlabaro kun lokaj produktistoj kaj stratkuirejoj kiuj vendas manĝajojn.

Socia projekto[redakti | redakti fonton]

Foto prenita ĉe la festivalo Lasémo en 2013
Foto prenita ĉe la festivalo Lasemo en 2013

Kelkaj ekzemploj de sociaj iniciatoj

  • Moderaj prezoj (inter la plej malmultekostaj por ĉi tiu speco de festivalo) por ke la festivalo estu alirebla ankaŭ al malfavoraj grupoj aŭ rifuĝintoj kiuj ricevas preferatajn tarifojn
  • Alireblo por homoj kun reduktita moviĝeblo por kiu LaSemo ricevis la etikedon Access-I kiel la plej alirebla subĉiela festivalo en Belgio. Por tio LaSemo kunlaboras kun specialigita firmao (Access-I) kiu donas la etikedon Access-i montrantan la nivelon de la alirebleco laŭ la speco de handikapo (vida, aŭda, ktp.)[3], ekzemple etikedo verda signifas 'mi povas sole veni', etikedo oranĝa signifas 'mi povas veni kun akompananto'. Pruvo de inkluzivemo estas ankaŭ ke Iuj spektakloj havas interpretadon per signolingvo.
  • Kontaktoj kaj partnerecoj kun multaj sociaj kaj kulturaj asocioj
  • Oferto de staĝo kaj internacia labortendaro ĉar la projekto grandparte funkcias helpe de pli ol 100 volontuloj por la preparlaboroj kaj pliaj 650 volontuloj dum la festivalo mem.
  • Demokrata organizado ĉar la publiko povas partopreni en debatoj, doni sian opinion per Facebook-enketoj kaj helpi decidi pri la programado de la festivalo.

Programo[redakti | redakti fonton]

Ĝi proponas tre varian programon kiu ĉefe konsisstas el koncertoj, spektakloj de cirko, teatro, stratarto sed ekzemple ankaŭ rakontado de fabeloj kaj spaco kun animacioj ĉirkaŭ la naturo por la infantoj, same kiel aliaj enhavoj kiel:

  • Gastronomio: dekoj da stratkuirejaj busetoj, trinkejo kun specialaj bieroj, restoracio en la kastel de la parko de Enghien.
  • Amuzejo: ekzemole malnova karuselo, ludoj el ligno, sociaj ludoj.
  • Kino: filmetoj pri diversaj temoj
  • Metiista foiro: dudeko da metiistoj prezentas sian arton aŭ organizas laboratelieron
  • Scenografio: diversaj dekoraĵoj kun reciklaj materialoj en la parko.

Asocia vilaĝo[redakti | redakti fonton]

Agi kune (tiel, en Esperanto)[redakti | redakti fonton]

En la aoscia vilaĝo (fr. village associatif) asocioj, inter kiuj la Verdaj Skoltoj, povas fari informlaboron aŭ doni prelegon,

TaKto (tiel, en Esperanto)[redakti | redakti fonton]

TaKto estis projekto starigita dum la 2010-a eldono de la festivalo kiu konsistas el elektronika sistemo kiu permesas al ĉiu festivalanto krei personan ekologian premsignon kiu povas esti konsultita per interagaj terminaloj metitaj sur la festivalejo aŭ en Interreto. La TaKto-karto, kiu registras spuron de ĉiu aĉetita produkto, kunigita kun la spuro de la uzata transportmaniero, ebligas tiel ellabori la ekologian premsignon de la individuo[4].

Krom esti reuzebla pagsistemo, TaKto celas pruvi, ke eblas redukti sian ekologian premsignon en la ĉiutaga vivo elektante la ĝustan konsumon kaj transporton. Ĝi celas instigi konsumantojn elekti por lokaj kaj laŭsezonaj produktoj prezentitaj sur la festivalejo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Internacia festivalo de la Tero (Francio)

Festivalo kun transkulturaj interŝanĝoj (Anglio)

Esperanto en multkultura vilaĝo ĉe Pol'and'Rock Festival (Pollando)

Muzikfestivalo

FESTO

Eksteraj rilatoj[redakti | redakti fonton]

(fr) Oficiala retejo: www.lasemo.be

(fr) Prezento de LaSemo, YouTube