Eŭropa Filmpremio
Eŭropa Filmpremio | ||
ĉiujara premio • premiaro | ||
---|---|---|
Branĉoj | • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Filmo • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Reĝisoro • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktoro • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Aktorino • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Vicaktoro • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Vicaktorino • European Film Award for Best Animated Feature Film • European Film Award for Best Achievement • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Kinematografisto • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Komponisto • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Komedio • European Film Award for Best Supporting Performance • European Film Award for Best Sound Designer • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Mallonga Filmo • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Scenaristo • European Film Award for Best Production Designer • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Ne-Eŭropa Filmo • European Film Award for Best Hair and Makeup Artist • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Muntisto • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Juna Aktoro • European Film Award for European Discovery of the Year • Eŭropa Filmpremio pro la Plej Bonaj Videfektoj • European Film Award for Best European Co-Producer • Eŭropa Filmopremio por la Plej Bona Dokumentfilmo • European Film Award for Best Costume Designer vd | |
Organizanto | Eŭropa Filmakademio | |
Fondita en | 1988 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
La Eŭropa Filmpremio estas tuteŭropa kino-premio, kiun ekde la jaro 1988 atribuas la Eŭropa Filmakademio (EFA). Ofte oni nomas ĝin la "eŭropa Oskaro". La momente lasta atribua ceremonio okazis la 3-an de decembro 2011.
Historio kaj celo
[redakti | redakti fonton]La Eŭropa Filmpremio, kiu ĝis la jaro 1997 havis la nomon "Felix", estis kreita por fokusigi la atenton de la kina spektantaro al eŭropaj filmoj kaj por plifortigi la memfidon de eŭropaj filmproduktistoj, reĝisoroj kaj aktoroj. Ambaŭ celoj ĝis nun nur iugrade realiĝis: La konateco de la Eŭropa Filmpremio daŭre signife pli malaltas ol tiu de la usona modelo, la Akademia Premio ofte nomata "Oskaro".
La unuaj premioj atribuiĝis la 26-an de novembro 1988 en Berlino, kiu tiujare havis la titolon esti kultura ĉefurbo de Eŭropo.
Nomuma procedo
[redakti | redakti fonton]Ĉiujare la Eŭropa Filmakademio (EFA) publikigas liston kun proksimume 40 kinejaj filmoj proponataj por nomumo. Ĉiuj produktaĵoj devas esti premiere prezentataj en kinejoj aŭ en kinaj festivaloj inter julio de la antaŭa jaro kaj aprilo/majo de la propona jaro. 20 el tiuj filmoj rekte elektiĝas fare de la EFA-membroj en la unuopaj landoj. La restaj 20 filmoj estas proponataj interalie de eŭropaj kinaj institucioj, festivaloj kaj fakaj ĵurnaloj, kaj elektataj per elekta komisiono el membroj de la EFA-estraro kaj pliaj fakuloj. Dum la sekvaj semajnoj la 2000 membroj de la Eŭropa Filmakademio perletere voĉdonas pri la nomumoj en la unuopaj kategorioj, kaj komence de novembro en la kina festivalo de Sevilo la nomumoj estas publikigitaj. En dua baloto la EFA-membroj ĝis la atribua ceremonio voĉdonas pri la premiaj gajnantoj de la unuopaj kategorioj.
Produktistoj de eŭropaj kinejaj filmoj, kies verko ne aperas sur la listo de rekomendataj filmoj, laŭ la nunaj reguloj havas la rajton proprakoste prezenti al al 2000 EFA-membroj lumdiskegojn kun kopioj de sia filmo kiel kandidato por nomumo. Tiun eblecon en 2008 ekzemple uzis la produktistoj de la franca filmo Il y a longtemps que je t'aime ("Estas de longe de kiam mi amas vin"), kaj rezulte de tio la brita aktorino Kristin Scott Thomas pro sia rolo en tiu filmo ricevis la premion de plej bona eŭropa aktorino.
Por la nomumoj en la kategorioj "plej bona eŭropa mallonga filmo" kaj "plej bona eŭropa dokumenta filmo" validas apartaj regularoj.
Atribua ceremonio
[redakti | redakti fonton]La Eŭropa Filmpremio ĉiujare atribuiĝas en festa ceremonio, kiu ĝis la jaro 2008 en paraj jaroj okazis en Berlino kaj en malparaj jaroj en alia eŭropa urbo. En 2009 oni rompis tiun tradicion, okazigante la ceremonion en la urbo Bochum en okcidenta Germanio.
Loko | Ŝtato | Nombro | Jaroj |
---|---|---|---|
Barcelono | Katalunio | 1 | 2004 |
Berlino | Germanio | 11 | 1988, 1993, 1994, 1995, 1997, 1999, 2001, 2003, 2005, 2007, 2011 |
Bochum | Germanio | 1 | 2009 |
Glasgovo | Britio | 1 | 1990 |
Kopenhago | Danio | 1 | 2008 |
Londono | Britio | 1 | 1998 |
Parizo | Francio | 2 | 1989, 2000 |
Potsdam-Babelsberg | Germanio | 3 | 1991, 1992, 1996 |
Romo | Italio | 1 | 2002 |
Talino | Estonio | 1 | 2010 |
Varsovio | Pollando | 1 | 2006 |
Kategorioj
[redakti | redakti fonton]Krom la ĉefa premio por plej bona eŭropa filmo atribuiĝas diversaj pliaj premioj en momente sume 15 kategorioj. La plej multaj el tiuj premioj - nome 13 - estas fiksitaj de la Eŭropa Filmakademio, po unu plia de la eŭropaj kinospektantoj kaj de la eŭropaj filmkritikistoj.
Kategorioj en 2008:
Kategorio | angla (parte franca) kategoria nomo | atribuita ekde la jaro |
---|---|---|
Plej bona eŭropa filmo | European Film | 1988 |
Plej bona eŭropa reĝisorado | European Director | 1988 |
Plej bona eŭropa aktoro | European Actor | 1988 |
Plej bona eŭropa aktorino | European Actress | 1988 |
Plej bona eŭropa scenaco | European Screenwriter | 1988 |
Plej bona eŭropa kameraado | European Cinematographer | 1988 |
Plej bona eŭropa komponisto de filma muziko | European Composer | 1989 |
Premio por dumviva verkaro | Lifetime Achievement Award | 1988 |
Premio por eŭropa atingo en tutmonda kino | European Achievement in World Cinema | 1997 |
Plej bona verko de novaj filmistoj | European Film Academy Discovery | 1988 |
Plej bona arta kontribuo | Award for an artistic contribution / Prix d’Excellence | 2006 |
Kritikista premio FIPRESCI | Critics Award – Prix Fipresci | 1993 |
Plej bona dokumenta filmo – premio Arte | Documentary – Prix Arte | 1989 |
Plej bona mallonga filmo – premio UIP | Short Film – Prix UIP | 1998 |
Premio laŭ elekto de spektantoj | People’s Choice Award | 2006 |