Félix Tournachon Nadar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Memportreto

Félix Tournachon NADAR (5-a de aprilo 182010-a de marto 1910) estis fotisto, literaturisto, desegnisto kaj aerŝipisto.

Vivo

Nadar ekstudis medicinon en Lyon, sed baldaŭ forlasis la studadon kaj dediĉis sin al ĵurnalista okupiĝo, unue en Lyon, poste ekde 1842 en sia naskiĝurbo Parizo. Pli poste li aldone desegnis, teatrumis, eĉ laboris iom en la industrio. En la jaro 1849 li fondis la revuon Revue comique kaj instalis fotatelieron. Baldaŭ li gajnis renomon per siaj desegnoj.
Sian unuan foton lifaris 1853.
Ekde 1854 li publikigis serion de fotoportretoj de famaj samtempuloj; inter ili Franz Liszt, Charles Baudelaire kaj Jules Verne. En la jaro 1858 kiel unua li faris elaerajn fotojn.

Kun granda fido je la aerŝipado li mem konstruis helican aerŝipon. En 1863 li ripete leviĝis per la balonego "Le Géant" (= la giganto). Per ĝi li entreprenis vojaĝon de Parizo al Hanovro. Tiujn veturojn li priskribis en la libro "Mémoires du Géant; à terre et en l'air" (Memoroj pri Géant; surtere kaj enaere) (1864) kaj "Le droit au vol" (La rajto flugi) (1865).

memportreto en balono

En lia fotateliero, kiun li pruntadis al grupo de pentristoj, okazis en aprilo de la jaro 1874 la unua ekspozicio de la impresionistoj.

1885 NADAR fotis Victor Hugo sur ties mortolito. En la sekva jaro li publikigis la unuan fotointervjuon. Li ankaŭ faris erotikajn fotojn.

Post la morto en 1910 li estis enterigita en la pariza tombejo Père Lachaise (= Cimetière de l'Est, orienta tombejo).

Publikigaĵoj

Inter liaj skribaĵoj rimarkigindaj:

  • "Quand j'étais étudiant" (1856);
  • "Le miroir aŭ alouettes" (1858);
  • "La robe de Déjanire" (1862);
  • "Histoire buissonnière" (1877);
  • "Sous l'incendie" (1882);
  • "Le monde où l'on patauge" (1883)

Eksteraj ligiloj

greke http://web.archive.org/20020312122208/www.eff.org/Misc/Publications/Bruce_Sterling/Catscan_columns/catscan.12 greke http://usuarios.lycos.es/luniorni/newpage2.html greke http://digilander.libero.it/davis2/lezioni/r.capa/nadar/nadar.htm