Fago (Huesca)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fago
municipo en Hispanio • municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22729
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 26  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 44′ N, 0° 52′ U (mapo)42.735277777778-0.86555555555557Koordinatoj: 42° 44′ N, 0° 52′ U (mapo) [+]
Alto 888 m [+]
Areo 50,366894 km² ( 503 6.6 894 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fago (Provinco Ŭesko)
Fago (Provinco Ŭesko)
DEC
Fago
Fago
Situo de Fago
Fago (Hispanio)
Fago (Hispanio)
DEC
Fago
Fago
Situo de Fago

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fago [+]
vdr

Fago [FAgo] estas municipo de Hispanio​, en la nordokcidento de la komarko Jacetania (kies ĉefurbo estas Ĥako) apartenanta al la nordokcidenta pinto de la Provinco Huesko (regiono Aragono). Ĝi estas unu de la malplej loĝataj municipoj en la regiono, nome nur 25 loĝantoj (2022). Ĉu etimologie aŭ ne la loknomo Fago koincidas kun la latinida adapto de la latina "fagum" (fago), kaj tiukadre estas fago en la municipa blazono inter du fagofruktoj, gravaj por brutobredado.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tipa strato.
Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Jacetania, ĉe la rivero Majones, proksime al la limo kun Navaro. Ĝi estas norde de Salvatierra de Esca kaj Canal de Berdún kaj okcidente de Ansó.

La loĝloko Fago mem (888 msm) estas je 106 km nordokcidente de Huesca kun konekto al Ansó nordoriente kaj al la nacia ŝoseo N-240 kaj Berdún. La loĝloko estas tipa domaro karaktera de montaro ĉe Pireneoj, kun tre deklivaj tegmentoj, trunkokonusaj kamenoj kaj balkonoj kun lignaj prilaboritaj apogreloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 11-a jarcento la loko estis defendejo el la apuda Regno Navaro.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Fago: oni malaltiĝis el 590 loĝantoj en 1877 ĝis nunaj 25 loĝantoj (2022). Tio estis unu el plej drastaj senhomigoj en la regiono.

Tradicie oni parolis pri "emigración golondrina" (hirunda migrado), ekde fino de la 19-a jarcento, kiel portempa migrado de junaj virinoj por labori en fabrikoj de "espardeñas" (tolŝuoj) en suda Francio. Tio okazis el aŭtuno ĝis printempo: tial la nomo "hirunda".

Fago aperis en la tutlandaj novaĵoj post la 13a de januaro 2007, kiam la loka urbestro, nome Miguel José Grima Masiá (PP), aperis mortpafita. Oni kulpigis prie iaman rivalon Santiago Mainar Sauras (PSOE), kiu inter multaj aliaj lokanoj kaj de la najbara Ansó havis konfliktajn rilatojn kun la iama urbestro. En decembro 2009 Mainar estis kondamnita je 20 jaroj kaj naŭ monatoj de prizono.[1]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo (cerealo, vitejoj, kaj fruktarboj) kaj brutobredado (ŝafoj, porkoj, kortobirdoj) al irigaciaj kultivoj, plus natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj vidindaĵoj estas preĝejo kun gravaj retabloj, du ermitejoj, kaj ekstere naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)
  • Moreau, Ph. La iglesia y el retablo de san Andrés de Fago en el siglo XVI, en V Coloquio de Arte aragonés. Zaragoza, Universidad de Zaragoza, 1989, pp. 351-376.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]