Fajrbirdo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fajrbirdo
fikcia birdo
Verko La Fajra Birdo
Q16514521
Ivano la Carido, la Fajrbirdo, kaj la Griza Lupo
The Firebird and Princess Vasilisa
Informoj
vdr

En Slava folkloro, la Fajrbirdo (en rusa жар-пти́ца, zhar-ptica; en ukraina жар-пти́ця, zhar-ptica; en serba: Жар-птица aŭ Žar-ptica; en kroata Žar ptica; en bulgara Жар-птица, Zhar-ptica; en makedona Жар-птица, Žar-ptica; en pola Żar-ptak; en ĉeĥa Pták Ohnivák; en slovaka Vták Ohnivák; en hungara Tűzmadár) estas magia brila birdo el malproksima lando, kiu estas kaj beno kaj malbeno por ties kaptinto.

Princo Ivan revenante per magia tapiŝo portante la enkaĝigitan fajrbirdon.
Pentraĵo de Ivan Bilibin por rusia fabelo pri Fajrbirdo, 1899.

La Fajrbirdo estas priskribita kiel granda birdo kun majesta plumaro kiu brile elsendas ruĝajn, oranĝajn, kaj flavan lumon, kiel fajro kiu restas post la turbulenta flamaro. La plumoj ne ĉesas brili se removatas, kaj unu plumo povas lumigi grandan ĉambron se ĝi ne kaŝiĝas. En posta bildaro, la formo de la Fajrebirdo estas kutime tiu de malgrandeca fajrkolora pavo, komplete kun kresto sur sia kapo kaj vostoplumoj kun brilaj "okuloj" (oceloj).

La historio de Fajrbirdo inspiris multajn literaturajn verkojn, kiaj "La ĉevalo de la Ĝibuleto" de Pjotr Jerŝov. La plej fama produkto de Fajrbirdo estis de Sergei Djagilev por la Rusaj Baletoj kiujn mendis la komponisto Igor Stravinski por krei la enorme populara grandskala baleto konata kiel La Fajrbirdo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]