Fala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nomtabulo en lagarteiru, en Eljas. En hispana estus "Calle Castillo bajo" (strato malsupra kastelo).

Fala, aŭ a fala (kun artikolo), estas latinida lingvo de la subgrupo galeg-portugala, kun elementoj de la astur-leona lingvaro, parolata en la municipoj San Martín de Trevejo, Eljas kaj Valverde del Fresno, en la Valo Jálama, en la nordokcidento de la provinco Cáceres, Ekstremaduro, Hispanio, ĉe la portugala landlimo kaj la provinca limo kun Salamanko.

Ĝi estas nomita tre diverse: fala de xálima, xalimés, xalimegu, mañegu, a fala d'acá, a nosa fala kaj chapurráu (en Valverde) aŭ, fare de la partianoj de la teorio pri dubinda rilato inter la fala kaj la galega lingvo, gallego de Extremaduragalaico-extremeño. Ĝi estas lima kun la ĉirkaŭa parolmaniero.

En ĉiu loĝloko estas apartaĵoj (pro kio estus pli ĝusta la nomo as falas plurale), sed ili estas sufiĉe kompreneblaj inter si kaj rilate al la galega aŭ al la portugala. Tiuj lingvovarioj kutime nomiĝas lagarteiru (Eljas), manhegu/mañegu (San Martín de Trevejo) kaj valverdeiru (Valverde del Fresno).

Kalkulante ĉiujn loĝantojn de la tri municipoj temas pri ĉirkaŭ 6 000 parolantoj, dum aliaj fontoj altigas la ciferon ĝis 10 000, enkalkulante elmigrantojn kiuj revenas al la valo somere.​


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fala (valle de Jálama) en la hispana Vikipedio.