Falopio
Aspekto
Falopio | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Heĝa falopio (Fallopia dumetorum
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Falopio (latine Fallopia) estas genro de herbecaj plantoj el la familio de la poligonacoj (Polygonaceae).
La genro estas nomita laŭ Gabrielo Falloppio, aŭ Fallopius (1523–1563), kiu estis la administranto de la Botanika ĝardeno de Padovo.
La speciojn de tiu genro antaŭe oni klasifikis inter Polygonum. Tiu genro estas dividita en la jenajn subgenrojn: Persikario (Persicaria), Poligono (Polygonum) kaj Falopio (Fallopia).
Specioj
[redakti | redakti fonton]En Eŭropo inter aliaj troviĝas:
- Heĝa falopio (Fallopia dumetorum)
- Japana falopio (Fallopia japonica)
- Saĥalina falopio (Fallopia sachalinensis)
- Konvolvula falopio (Fallopia convolvulus)
- Ĉina falopio (Fallopia baldschuanica)
Homaj uzoj
[redakti | redakti fonton]La Ĉina falopio (Fallopia baldschuanica) estas multkultivata kaj povas sovaĝiĝi.