Farkas-Zoltán Hajdú

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Farkas-Zoltán Hajdú
Persona informo
Naskiĝo 15-an de decembro 1959 (1959-12-15) (64-jaraĝa)
en Miercurea Ciuc
Lingvoj hungararumanagermana
Ŝtataneco RumanioHungario
Okupo
Okupo tradukistoverkisto • reĝisoro • etnografo
vdr

HAJDÚ-FARKAS Zoltán (pseŭdnimo en Radio Libera Eŭropo Bors Tamás) estas rumanuja hungara verkisto, tradukisto naskita en Miercurea Ciuc la 15-an de decembro 1959. Li estas la pli aĝa frato de Áron Hajdú.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • 2005- Budapesti Filmszemle Az árulásról premio por la plej bona dokumentfilmo, Premio Kamera de la MADE (Magyar Dokumentumfilmesek Egyesülete)
  • 2006- Az árulásról premio de Hungaraj filmkritikistoj por la plej bona dokumentfilmo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Farkas-Zoltán Hajdú estas patrinbranĉe saksdevena. La mezlernejon li finis en sia naskiĝurbo kaj la hungaran-germanan fakojn en la Universitato Babeş-Bolyai en Kluĵo. Li doktoriĝis en la sama universitato en 1998 per disertacio A kölcsönös segítség és intézményei a székelyeknél és az erdélyi szászoknál (La reciproka helpo kaj ĝiaj institucioj ĉe la sikuloj kaj ĉe la transilvaniaj saksoj) sub direktado de János Péntek. Li estis instruisto, lernejestro en vilaĝo Armăşeni. En 1987 li elmigris Germanujon (Heidelberg). En 1990 li partoprenis la establon de la libroeldonejo Pro-Print Könyvkiadó en Miercurea Ciuc. Ekde 1993 por kvar jaroj li redaktis ĉe la libroeldonejo Pallas-Akadémia Könyvkiadó la libroseriojn Krónika Könyvek kaj pli poste Nobile Officium. Inter 1996 kaj 2007 li estis ano de la redakcikonsilantaro de revuo Korunk.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Csíki kaláka: intézmény és jelkép, 1986;
  • Csíki kaláka, 1993;
  • Telepes népség - transilvania saksa legolibro, 1994;.
  • "Erdély a leg-különb nő volt...", studoj eseoj, intervjuoj, 1997;
  • Siebenbürgen - Magie einer Kulturlandschaft, studoj el revuo Korunk, red., antologio, Heidelberg, 1999
  • Alkaiosz lakomája kun ilustracioj de Ferenc Deák, Pallas-Akadémia Könyvkiadó, Csíkszereda, 2001;
  • Székelyek és szászok, Mentor, Marosvásárhely, 2001
  • Az idegen-ség dicsérete, intervjuoj, 2002;
  • Szászok - egy árulás, eseromano, 2002;[1]
  • Mallory háta, noveloj, kun ilustracioj de Endre Adorjáni, 2004;
  • Telepes népség dua, ampleksigita reeldono, Pallas-Akadémia, Csíkszereda, 2007.
  • A dolgok rendje, romano en 3 volumoj, 2010.
  • A homályban maradás ösztöne (grafikkoncepto: Krisztina Hajdú, kovrilo, illusztraĵoj: Zsolt Vidák), Bookart Kiadó, Miercurea Ciuc, 2014.
  • Békebeli 13, Bookart Kiadó, 2014.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Az árulásról, dokumentfilmo kun Gábor Balog, 2004.

Tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Harald Roth: Kis Erdély-történet, el germana lingvo, 1999;
  • Gál Mátyás: Vízválasztók el rumana lingvo, 2001.
  • Eginald Schlattner: Fejvesztett kakas, romano, el germana lingvo kun Iringó Hajdú, 2007.