Farmobienoj de Ŝebao
Farmobienoj de Ŝebao | |||
---|---|---|---|
bieno • vilaĝo • pridisputata teritorio [+] | |||
Landoj | Israelo, Libano | ||
- koordinatoj | 33° 17′ 0″ N, 35° 42′ 0″ O (mapo)33.28333333333335.7Koordinatoj: 33° 17′ 0″ N, 35° 42′ 0″ O (mapo) | ||
Farmobienoj de Ŝebao | |||
Vikimedia Komunejo: Shebaa Farms [+] | |||
La Farmobienoj de Ŝebao aŭ Farmobienoj de Shebaa (arabe مزارع شبعا, Mazāri` Shiba`ā) estas malgranda teritorio disputata en kiu kuniĝas la landlimoj de Libano, Sirio kaj Israelo. La teritorio estas konfliktejo inter tiuj landoj. Ĝi estis okupata de Sirio en septembro de 1957 kaj poste ĝi estis okupita de Israelo kun la Altaĵoj de Golano en 1967, dum ties milito kontraŭ Sirio nome la Sestaga milito, kaj ekde tiam Israelo plutenas ties kontrolon. Libano postulas ties suverenecon, dum Israelo defendas ke temas pri siria teritorio[1] sed ĝi akceptas ke temas pri teritorio kies suvereneco estas disputata. En la Israela-Libana konflikto de 2006 ili estis denove postulitaj kiel libana teritorio fare de la registaro de Libano kaj tio estis motivo de deklaroj de siriaj aŭtoritatoj, kiuj agnoskis la teritorion kiel libana dum la Unuiĝintaj Nacioj eltenas ke la teritorio estas siria kaj ne libana.
Referencoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ Aita, Judy (2006). Oficina de Programas de Información Internacional, eld. «ONU analiza propuestas para Oriente Medio». Konsultita la 12an de aŭgusto 2007.
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- In focus: Shebaa Farms (tie oni informas ke Sirio akceptas ke la Farmobienoj de Shebaa estas libananaj)
- Shebaa Farms Fundation (Fondaĵo por La Liberigo de la Farmobienoj de Shebaa) Arkivigite je 2007-02-16 per la retarkivo Wayback Machine