Fasadverdigado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
aŭtuna fasadverdigado kun tripinta partenociso (supre) kaj diverskolora hedero (malsupre).

Fasadverdigado estas formo de konstruaĵ-verdigado kaj signifas planitan kaj kontrolitan kreskigadon de speciale konstruitaj fasadoj pere de plantoj.

fasadverdigado kun diversaj plantoj kun grimphelpaĵo.

Utiligado[redakti | redakti fonton]

La fasad-verdigado protektas la eksteran surfacon de konstruaĵo kaj plibonigas sian aspekton. Krome ĝi plibonigas la medion laŭ ekologiaj aspektoj. En la lasta triono de jarcento oni esploris science la konstrufizikajn, aerhigienajn kaj urbekologiajn efikojn de la verdigado. La ĝis nun trovitaj efikoj estas pozitivaj, sed nur en eta kvanto.

fasada verdigado en korto „Amthof“ en Oberderdingen kun klematido, partenociso, kampsido kaj vito.

Specoj de verdigado[redakti | redakti fonton]

Ĝis nun oni verdigas fasadojn nur pere de grimpplantoj kaj en limigita kadro ankaŭ kun spalirlignoj. Intertempe pli kaj pli realiĝas metodoj, kiuj baziĝas je direkta fasadkreskigado. La fasadoj estas konstruitaj kiel vegaĵsurfacoj. Oni distingas inter fakuloj inter vandoligita kaj terligita fasadverdigado – depende kie la fasadkreskaĵo enradikiĝas. Inter la terligita (klasika) kaj la vandligita fasadverdigado ekzistas diversaj miksformoj, ekzemple etaĝe aranĝitaj fasadverdigadoj.

Terligita (klasika) verdigado[redakti | redakti fonton]

La klasika fasadverdigado pere de grimpplantoj povas okazi per direkta kreskigado per memgrimpantaj plantoj aŭ per tiel nomataj skafaldo-grimpantaj plantoj.

La grimpplantoj – kaj memgrimpantoj kaj skafaldo-grimpantaj plantoj– specialiĝas je rapida altenkreskado. Ili kreskas sur submetaĵo (ekzemple rokoj, trunkoj) aŭ ĉirkaŭ en subtenaĵo (plej ofte lignoplanto, sed ankaŭ morta lignaĵo). Ili nur formas malfiksajn trunkojn, kiuj sole servas la transportajn taskojn, kaj atingas tial avantaĝon je lumo respektive suna enradiado. Grimpplantoj ne kapablas porti sin mem.

Memgrimpantaj plantoj[redakti | redakti fonton]

La por la direkta surkreskado de konstruaĵoj taŭgaj memgrimpantoj havas fiksorganoj, ofte adheraj radikoj (ekzemple hedero, grimpanta hortensio, kampsido). Adheraj diskoj estas specialaj ĉiroj de partenocido-specioj. Nur ties specioj aŭ kultivaroj, kiuj formas adherajn diksojn estas memgrimpantaj.

grimphelpaĵo

Skafaldo-grimpantaj plantoj[redakti | redakti fonton]

La skafaldogrimpantaj plantoj distingiĝas en volvantaj plantoj (volvantaj), ĉirplantoj (formas ĉirojn) kaj disentendgrimpantoj (disetendiĝas aŭ enhokiĝas). El tiuj grimpantaj teknikoj rezultiĝas la postulojn al la skafaldoj. La konstrukcioj nomiĝas grimphelpaĵojn.

Vandligitaj sistemoj[redakti | redakti fonton]

La kasedaj sistemoj ne estas rekte ligitaj al la tero kaj ili bezonas apartan irigacion. La franca botanikisto Patrick Blanc inventis tiun sistemon.

Ĝeneralaj postuloj[redakti | redakti fonton]

Memkompreneble ankaŭ pro ĉiuj fasadverdigadoj la postuloj de la plantoj al lumo, grundo, klimato gravas. Ĉe vandligitaj sistemoj la konstrufizikaj efikoj devas esti konsiderataj. Ĉiuj fasadverdigadoj bezonas flegadon.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rita Gunkel: Fassadenbegrünung. Ulmer, 2004, ISBN 3-8001-4237-6.
  • Manfred Köhler: Fassaden- und Dachbegrünung. Ulmer, 1993, ISBN 3-8001-5064-6.
  • Ralf Röger, Tobias Chilla, Alexander Stephan, Ulrich Radtke: Fassadenbegrünung als Instrument einer nachhaltigen Stadtentwicklung - Rechtsfragen und Perspektiven. In: Zeitschrift für Umweltrecht. 2002, ISSN 0943-383X, S. 249–257.
  • Nicole Pfoser, Nathalie Jenner u. a.: Gebäude Begrünung Energie. Potenziale und Wechselwirkungen. Abschlussbericht Forschungsprojekt Zukunft Bau. Bonn 2014, ISBN 978-3-940122-46-9. (senpaga elŝuto)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(germana) Fachvereinigung Bauwerksbegrünung e.V. Fachverband Fassadenbegrünung Arkivigite je 2016-03-24 per la retarkivo Wayback Machine

(germana) Gebäude Begrünung Energie. Potenziale und Wechselwirkungen. Abschlussbericht[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Verda tegmento