Fatos Kongoli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fatos Kongoli
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1944 (1944-01-12) (80-jaraĝa)
en Elbasan
Lingvoj albana vd
Ŝtataneco Albanio vd
Alma mater Qemal Stafa High School • Universitato de Tirano vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • matematikisto vd
Verkado
Verkoj Q953921 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Fatos Kongoli (* 12-an de januaro 1944 en Elbasan ) estas albana verkisto.

Kongoli diras, ke li naskiĝis jam en decembro 1943, sed liaj gepatroj povis registri lin nur oficiale en januaro 1944 pro milita tumulto. Kongoli translokiĝis al Tirano kun sia familio kiel infano. Li studis matematikon en Tirano kaj Ĉina Popola Respubliko. Li diplomiĝis en 1967 kaj tiam laboris kiel instruisto pri matematiko dum du jaroj. Ekde 1970 li laboris kiel kultura redaktoro por eldonistoj, revuaro kaj gazetaro. Fatos Kongoli, patro de du plenkreskaj infanoj, kiuj elmigris al Usono, loĝas en Tirano kun sia edzino Lili.

Fatos Kongoli kune kun Ismail Kadare estas konsiderataj kiel unu el la plej imponaj reprezentantoj de nuntempa albana literaturo[1].  Dum la stalinisma diktaturo en Albanio Kongoli ne verkis aŭ publikigis iujn ajn gravajn verkojn. Li venis al eminenteco post kiam la registaro falis, kun sia romano I humburi (La perdinto (1992),. Liaj romanoj traktas la totalisman reĝimon de la komunisma gvidanto Enver Hoĝa kaj la sekvon, kiam albana socio transiris al periodo de demokratio sen povi forskui la demonojn de la pasinteco[1].

Verkaro[redakti | redakti fonton]

La kvin romanoj verkitaj inter 1992 kaj 2004 apartenas al la ciklo "La karcero de la memoro". Precipe en ĉi tiuj verkoj, sed ankaŭ ĝenerale en sia verkaro, Kongoli traktas la rilaton de la individuo al ŝtata agreso. En siaj verkoj li pritraktas ankaŭ la finon de komunismo kaj la postan amasan elmigradon de la albanoj[2].

  • Shqetësime të ngjashme (similaj problemoj), 1972
  • Tregime (rakontoj), 1978
  • Të fejuarit (fianĉoj), 1982
  • Ne të tre (ni tri), 1985
  • Karuseli (la karuselo), 1990
  • I humburi (la perdinto), 1992.
  • Kufoma (la kadavro), 1994
  • Dragoi i Fildishtë (eburgamba drako), 1999
  • Ëndrra e Damokleut (sonĝo de Damokles), 2001
  • Te porta e Shën Pjetrit (ĉe la pordego de Sankta Petro), 2005
  • Jetë në një kuti shkrepësesh (vivo en matĉokesto), 2007, ISBN 97899943-1-235-1
  • Bolero në vilën e pleqve (Bolero en maljunulejo) 2009, ISBN 978-99943-1-461-4
  • Si-do-re-la, 2011, ISBN 978-99943-1-768-4
  • Njeriu min grasa (la bonŝanculo), 2013, ISBN 978-99943-1-920-6
  • Gënjeshtarë të vegjël, romano, 2019.
En Esperanto[redakti | redakti fonton]
  • Hunda haŭto (originala titolo: Lëkura e qenit. 2004). traduko de la albana al Esperanto fare de T. Chmielik, B. Selimi, eld. Podlaĥia Biblioteko Łukasz Górnicki, Białystok, 2011, 200 paĝoj, ISBN 9788360368749
  • La perdinto (albanlingva titolo:? ), traduko de la albana al Esperanto fare de T. Chmielik, B. Selimi, eld. Ars Libri, serio Nordo-Sudo, Lublin, 2021, 194 paĝoj, ISBN 9788363698652[3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) "Fatos Kongoli", albaneseliterature.net
  2. Anna Prizkau: Ein Leben ohne future. faz.net, la 24-an de aŭgusto 2015.
  3. (eo) La perdinto, libroservo de UEA